Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Meznokto metropola
Titolo Meznokto metropola
 
Aŭtoro Krys Ungar 
KategorioPoezio originala
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntwerpen, 1991 
EldonintoFEL 
KlarigojModerna vivangoro en parnasisma tekniko.
ISBN/ISSN907120541X 
Formato 112 paĝoj, 21 cm 
RecenzojMeznokto ne-tro-pola de Henriette Beaupaul
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Verkaroj tro kompletaj de Gonçalo Neves
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Antonio Valén

Meznokto metropola.

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/poem/libr/meznoktrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Frandema leganto de esperantaj versoj lernas iom post iom, ke ne ĉio en la kampo de nia poezio hele brilas. Tial, ioma malfido, ioma skeptikemo bonvenas antaŭ ol eklegi novan poemaron: Ĉu ree peza stilo, teda vortotreno, mallerta tekniko kaj misgustaj versoj? Ĉu denove plumpe dehakitaj prozaĵoj sub aspekto de poemoj? Nur tre escepte renkonteblas elstara verko de same eminenta poezia individueco, kia estas Meznokto metropola de Krys Ungar: jen poemkolekto unutire legebla, kiu poiome kaj neeviteble katenas la leganton per kreskanta entuziasmo. Ĉu trous diri, ke ĉi verko altrangas en nia moderna poezio tuj post La turoj de l' ĉefurbo?

Plej ĝueblas en Meznokto metropola la kelkaj ampoemoj, forme diamantaj kaj ŝire sinceraj. Tamen, la pliparton el la verko karakterizas preskaŭ obseda okupiĝo pri sociaj problemoj, kun evidenta naŭzo kontraŭ ĉia maljusto kaj, malgraŭ la dekomenca kvazaŭmoto:

"(...) Kontraŭ l' aksiomoj
de l' teknokratoj kaj de l' borsbordelo
eksonu nia kant' insurekcia"
la tuta libro despertone pesimismas.

La lingvaĵo de la pola aŭtorino montriĝas plastika, supla kaj rafinita, kvankam foje iom tro kunmetema (ekstrem-ekzemple: "mondkomerckonspiroj") kaj malgraŭ la fakto, ke ĉe nure-dure sociaj temoj, la kvalito blinde desupras pro la probabla hastemo forĵeti la galon. Tio ĉi certe ne malhelpas eltrovi perfektajn poemojn kun draste taŭgaj bildoj kaj metaforoj: "Fatrasas ĉio", "frontas sorton plenvizaĝe", "balonoj en bunta arpeĝo", "kiam koro nur inertas / dum korpo mimas en glacia muto", "Edzinoj idĉenitaj"... aŭ elegantan, surprizetan uzon de mal-: "jam malverdas / iama trifoli' al nigra trefo", "Anstataŭ bisoj, malaplaŭd' kresĉendas", "dum pulse en fervojaj suboj / la formikaro malripozas".

Graciplenaj, vibraj aliteracioj ne povas ne sugesti nian unikan Tárkony, fojfoje kvazaŭ ni tenus enmane la poemkolekton de nia granda intimisto:

"Verdveluro-ombre, susurŝvebe
l' arbaro vibris en animoj mondofremdaj,
kiuj pro kompat', per provoj pentraj,
versaj, tonaj, dividis savocele
vizion kun la mondo malespera."

Krome, kiel ne rekoni Tárkony en Aserte? Kiel ne rekoni Auld en Februaro kaj en Nataŝa? Kiel ne rekoni do Boulton -kaj ties virinan prismon- tra la tuta verko?

Evidentas, ke Ungar bone konas la esperantan beletron kaj funde ĉerpis el ĝi por akiri poetan maturecon. Meznokto metropola indas sidi sur la bretaro de ĉiu postulema vers-amanto, kaj espereble la aŭtorino plu fruktivos per eĉ pli bona(j) verko(j). Ĉu estonte? Jes, mi petas.

Menciindas fine la libro mem: la ekstera aspekto elegantas per sia rekta simpleco kaj la litertipoj perfekte taŭgas por poezio. Pli da tiaj libroj, FEL!

 

Opinioj pri Meznokto metropola

Doron (2013-09-26):
Laŭ mi temas pri la PLEJ BONA poemaro esperanta. Espereble la poetino donacos al ni pliajn poemojn.


Via opinio pri Meznokto metropola