Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ŝosoj de l' utopi', La
Titolo Ŝosoj de l' utopi', La
 
Aŭtoro Thierry Faverial 
KategorioKD-oj
Prezo 15.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPerigueux, 2004 
EldonintoThierry Faverial 
Klarigoj10 muzikaĵoj kun zorge elektitaj tekstoj.
Karakterizoj Kun tekstbroŝuro. 56 min 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ĵak Le Puil

Unu aŭtoro, du diskoj, iom da frando

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Ĉiujn muzikaĵojn komponis la kantisto. En Duone, Faverial verkis tri tekstojn, unu — Paradizo de l’ revo — estas traduko de poemo de franca poeto Jean Richepin (1849-1926) far Roger Bernard kaj la ses aliajn verkis Marcel Redoulez (kun C. Pomirol por Uliso). En La ŝosoj de l’ utopi’ Faverial verkis naŭ el la dek tekstoj; la dekan, La fia besto, verkis Roel Haveman.
Ĉiuj instrumentoj, krom gitaro kaj basgitaro en kelkaj kanzonoj de C. Candeau, la sonregistrado kaj sonmiksado estas de Faverial. La muziko iras de slovoj al roko, tra bosanovo kaj pasodoblo. La voĉo estas firma, varma, agrabla.
Tri el la kanzonoj de Marcel Redoulez (por la tekstoj) ni jam konas per la KD de La Kompanoj Survoje. Nekontesteble la plej forta estas Jes ni solidaru, kiu rakontas rasisman scenon en pramo, kie graveda negrino devas lasi sian sidlokon al „vir‘ kun kravato“; sed reagas la pasaĝeroj: „Tuj ankaŭ ni staru! Jes, ni solidaru!“ Forta teksto, vigla muziko.
Via korpo estas erotika teksto (kie, ve!, gluteoj iĝas... glutoj!). Kurta kun lanta muziko. Kial do muziki dum kvin minutoj? Atendemo, je balanciĝanta muziko, rakontas la vanan atendon de amsopiranto... ne tiel fidela, ĉar tiu ĉi rapide provas sin konsoli per „Blondulino bela (kiu) pasas nun“; sed vane ĉar „subite jen ĝenanta vir’ – okulfrape li alvenas al ŝi...“. Ĉu rokeca muziko taŭgas por rakonti en La longa vojaĝo la nostalgion de orfo, kiu perdis sian familion pro milito? Mi dubas... Pasodoble ni ekkonas la solecan vivon de La lanternulo.
La fia besto, kontraŭfaŝisma kanzono „Ĝiskrie ŝvelu la protest’ – Ĉar sufokiĝu tiu best’ – Pro ĝi semiĝas akra hat’ – Ĝin pereigu sen kompat’“ estus laŭ mi ankoraŭ pli forta kun muziko... malpli forta! Pluraj amkanzonoj: Iluzio „Ĉu mi iam revos pri am’ – de l’ kera dam’ sen melodram’“, Suneto „Ŝi iam svenis – en la aero – sur eta vojo – pro aŭto“, Iom post iom... iom monotona. En La infaneco oni stumblas pro „l’ adolteco“ aŭ „la helecon – D’ ektagiĝa lumofluo“... Kaj fine en la naiva Mi petas de l‘ mondo „ke ĝi flamiĝu pro amo“ oni ve trovas iun „Ĉesu buĉadon“...
Senkonteste Thierry Faverial havas ion por diri, por kanti. Ŝajnas al mi, bedaŭrinde, ke la tuto estas iom tro kabineta, ke la kantisto ne sufiĉe forlasis sian landon, ne konscias, ke gravas kompreni la tekston de kanzono sen legi ĝin... des pli kiam ĉi teksto estas frandinda.

 

Via opinio pri Ŝosoj de l' utopi', La