Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sunflanke de Alpoj
Titolo Sunflanke de Alpoj
Antologio de la moderna Slovena novelaro
 
KategorioAntologioj
Prezo 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKlagenfurt/Celovec/Klaŭdiforumo, 1992 
EldonintoMohorjeva 
KlarigojVerkoj de 15 aŭtoroj.
KontribuantojRed. kaj trad. Vinko Ošlak 
ISBN/ISSN3850132617 
Formato 318 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Valora novelaro - sed kun lingvaj makuloj

Fonto: recenzo en Monato
Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/sunflankalprec.html
Aldonita de Sten Johansson (2004-08-11)

Slovena literaturo - mi tion konfesas - estis por mi "tabulo neskribita". Mi anticipis ion nematuran, provincisman. Legante ĉi dek unu novelojn el la periodo 1945-90 mi konstatas, ke tio estis stulta kaj senbaza antaŭjuĝo. La noveloj male aperas kiel eroj de tre riĉa, matura, interesa prozo. Precipe plaĉas al mi la noveloj de Rebula, Zupančič kaj Jančar.

Preskaŭ ĉiu novelo prezentas dilemon moralan, ĉu scenigitan per la agoj de homoj, ĉu psike internan. Tra la tuta novelaro - kun escepto nur de la ĉarma rakonteto de Kramolc - regas etoso iom melankolia. Multaj el la noveloj temas pri mortonto, mortinto, entombigo. Ĉu tio respegulas nacian atmosferon dum la koncerna epoko?

La lingva stilo de la traduko baze apartenas al la ĉefa meza fluo de moderna esperanto. Eble ĝin iomete tro ŝarĝas afiksoj, kio foje pezigas la dialogon. Troviĝas ankaŭ lingvaj makuloj, kiel amaso da mislokitaj "la", ofta konfuzo pri transitiveco de verboj (ekz. konfuzigi, sveniĝi, ion degeli, degeliĝi, falita, raviga, konduti sin, putrita), malĝustaj vortformoj (ekz. kurvo, borelo, provenca, kvadro, fetuso, skarpenti), kaj erara aŭ nekutima uzo de vortoj (ekz. de ĵus, fraŭlo, tiro, kviki, per). Tiuj ne ĝenas la komprenon, sed krome aperas kelkloke vortumoj, kies sencon mi ne kaptas, ekz. "paŝis inter vastan foston", "kandeloj ekĉirpis", "En la trunkoj de la malalta arbedaro fluetis peĉo; ili ĝin forskrabis kaj prenis al siaj buŝoj", "Aldone ŝi vidas alte arbkrokaj malantaŭe altajn domojn".

La lingvaj makuloj tamen ne kaŝas la literaturan valoron de tiu ĉi libro, kiun mi rekomendas al legemuloj ĉiunaciaj. Mi fidas je la talento, kapablo kaj emo de la tradukinto estonte dediĉi pli da zorgo, ambicio kaj laboro al lingva polurado, kaj akcepti konsilojn de aliaj kompetentuloj. Kaj li foje legu la Biblion, kie li trovos ne Kajnon kaj Abelon, sed Kainon kaj Habelon, kaj ekscios, ne ke "en polvon vi reiros", sed ke vi refariĝos polvo!

 

Via opinio pri Sunflanke de Alpoj