Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Diino Hertha
Titolo Diino Hertha
 
Aŭtoro Kálmán Kalocsay 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 10.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 1992 
EldonintoFonto 
KlarigojNoveloj, parte erotikaj.
KontribuantojRed. Ada Csiszár 
Formato 72 paĝoj, 21 cm 
RecenzojKVIN NOVELOJ DE KALMAN KALOCSAY de Eta SZIGETI-KARDOS
Noveloj de bildokreanto de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Gerrit Berveling

Diino Hertha

Fonto: Fonto n-ro 141, septembro 1992
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/fo/hertharec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Nova verko de unu el niaj plej famaj literaturistoj: tio nepre ja logas publikon. Kaj prave. La stilo - la lingvaĵo - la vortfiguroj: ĉio ĉi grandiozaj.

Sed: la subtitolo 'erotika novelaro' ne mistifiku vin! Tute ne temas pri kvazaŭa ĝemelo de "La Dekdu Noktoj de Satano" !

Tie temis pri spicita lingvaĵo kaj scenoj rande de porno, por pluraj ne vere bone digesteblaj - sed tie ĉi temas pri kvin noveloj el kiuj certe la unuaj du neniumaniere meritas la titolon "erotika" kaj la ceteraj tri nur metafore.

La unua novelo "Mia penso" estas romantika scenigo de certa momento cl ia vivo de l’ juna Zamenhof, antaŭ la apero de Esperanto. Tute ne surpriza, relative antaŭdivenebla, sed belstila - ĝi tre taŭgas, kaj por io tia ĝi ja estis verkita, por Zamenhof-vespero en via klubo. Laŭtlegu ĝin tiutage kaj nepre sukceson vi rikoltos.

La dua estas ironia, iom parodia novelo, en kiu famulo, malantaŭ kiu eblas supozi faman esperantiston, deziras edziĝi je sia mortolito por ke lia lasta amatino fariĝu lia kara vidvino. Sed bedaŭrinde li resaniĝas kaj... la ceteron vi mem legu. Kalocsay ne estus Kalocsay, se li ne sukcesus elsorĉi artfajraĵon!

La ceteraj tri noveloj al mi persone plaĉis iom malpli. Ili estas rilataj al amaj temoj, sed por mi iom tro sukerece. Tamen, la titola rakonto "Diino Hertha" estas iom escepta: ĉe refoja lego ĝi tamen sciis sorĉi mian imagon.

Entute: estas tre bonvene kaj bone, ke Fonto aperigis tiujn ĉi rakontojn de Kalocsay. Mi supozas ke devas ankoraŭ ekzisti sufiĉe multaj da tiaĵoj; kial ne aperigi la tuton? Kiam temas pri la pintoj de nia stilo, eĉ la malpli ĉefaj verkaĵoj ja nepre restas legindaj.

Minimume oni povas lerni el ili, kio vere estas adolta stilo en la internacia lingvo.

 

Via opinio pri Diino Hertha