Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kanto pri Minotaŭro kaj aliaj poemoj
Titolo Kanto pri Minotaŭro kaj aliaj poemoj
 
Aŭtoro Gerrit Berveling 
KategorioPoezio originala
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntwerpen, 1993 
EldonintoFEL 
KlarigojAbundo de poeziaj formoj kaj inspiroj.
ISBN/ISSN9071205460 
Formato 135 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Laŭroj kaj bedaŭroj pro kanto pri Minotaŭro de Christian Declerck
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Berveling, poeto sentabua

Fonto: Monato
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/kmin.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)

En la enkonduko al la dua eldono (ĉe Fonto, 1988) de sia poemciklo „Tri 'stas tro”, Gerrit Berveling skribas: "Poezio povas esti ludo, foje. Alifoje ĝi estas viv-necesa. Tio multe dependas de la cirkonstancoj en kiuj oni verkas. Ambaŭ iam-tiam por mi realis. Sed ĉi-foje superregas la luda elemento." Jam aperis dua poemlibro de Berveling, nome Kanto pri Minotaŭro (kaj aliaj poemoj). En la enkonduko, Marjorie Boulton prave kvalifikas la aŭtoron "interesa minora poeto". La vorton minora oni komprenu tiel, ke temas ne pri nova Kalocsay, Auld, Newell aŭ Nervi, sed pri poeto malpli ambicia kaj atinga.

Nu, sendepende de tio, ĉu oni verkas minore aŭ maĵore, pro ludemo aŭ pelate de la vivo, postulendas kvalita minimumo. En Kanto pri Minotaŭro parto el la poemoj ne atingas tian minimuman nivelon. Kial? Probable pro hasto. Kiel skribis Fernando de Diego en recenzo pri la romano „Du virinoj” de Harry Mulisch (trad. Berveling) en la revuo Fonto (n-ro 157, p. 34): "[...] Berveling povintus plene sukcesi. Li havas por tio vastan arsenalon kulturan, verkistan kaj tradukan talenton. Sed li tro fekundas. Rapide, haste krei poemojn, seĝojn, tradukojn, maŝinojn pagiĝas ĉiam je la kosto de la kvalito. Prave diris Buffon, ke la genio estas longa pacienco."

Tial, ke juĝ-asertojn oni devas argumenti, mi unue prezentos kelkajn ekzemplojn de hasta pseŭdopoezio, antaŭ ol turni mian atenton al la legindaj kaj pensindaj versoj de Berveling. Jam en Nia kredo (p. 14) troveblas poemeco nenie, al kio certe kontribuas vorto kiel malbonaspirad' aŭ jena verso: "ĉar nul taŭgas ĉi mond': Di' do prov-kreas ĝin plu...". Simile, la klasik-eĥan Elegio por Johano (p. 16) mi opinias konfuza kaj senmuzika: La vortoj devus kanti mem. Same lamas Geedziĝo (p. 21), tro proceza, nekongrue kun la elektita strofo, kiel montras la sekva ekzemplo:

[...] Jam jardeko pasis: la ventro kreskis
kaj malkreskis, estas triida nun la
familia rondo; la edzo trovis
novan postenon [...]

Kaj tiel plu: Al Horaco (p. 22) ege proza kaj senmuzika, sen almenaŭa lingvodenso; aŭ Al Jiri Karen (p. 25), en kiu mi ne sukcesis trovi ion interesan por aliuloj. Plie: En Odo pri la Tria Mondmilito (p. 26) Berveling pritraktas temon ŝatatan de niaj nunaj poetoj (ekzemple Ungar kaj Carr): la militon pro Kuvajto. Tamen - kie la poezio?

Panik' Iraka: multaj soldatoj el
tranĉe' kapitulacas sen ajna paf'!
Ekrane dekstren iras tankoj;
dume maldekstren kaptitoj stumblas.

Berveling produktis ankaŭ kelkon da, en vortoj de Miguel Fernandez, "neeviteblaj hajkoj", kvankam verdire La Luzidoj (p. 67) estas nek hajko nek poemo nek io ajn entute difinebla. Mi bone memoras la konsterniĝon de Gonçalo Neves en la libroservo de la valencia UK, kiam, esperinte legi (pro la titolo) revelaciajn versojn pri la epopeo de Camoes, li trovis nur jenon:

traduko brila
folifal' dumlegada
malĝusta gluo

Apenaŭ supereblan malkulminon atingas Al Marilu Münger, pri malsukcesinta projekto (p. 31), kun terura metrika skemo (oscedige ripeta, tede martela) kaj absolute seninteresa enhavo (nura privata letero). Ni vidu ekzemple la komencon:

Svisa poŝto fidindas, ĉu?
Kial, ho Marilu', mankas delonge do
viaflanke leter', reag'
via por mia pet': skribe sciigi min
ĉu refoje okazos en
nova jaro kunven' samkiel en pase'
pri Kristana Kultursemajn'?

Al la antaŭo mi aldonu ankoraŭ ion pri aparta subĝenro en la poemaro. Bedaŭrinde mi devas diri, ke, malgraŭ la intenco de la aŭtoro, nek Esperantistiĝo (p. 54) nek Progresanto jam... (p. 55) nek Esperantista neŭtraleco (p. 56) nek Unua kongreso (p. 57) estas sonetoj. Por esti sonetoj, laŭ la PIVa difino, ili devus unue esti "poemoj", kio ne okazas: Mankas poezieco ĉie en ili. Se diri tion ironie, la versoj lame fluas. Kiel ekzemplo, el Unua kongreso (unua trio):

Kaj tutan ĉi kongres-semajnon ni kune dancis kaj vizitis
restoraciojn kaj kinejojn, babilis, ridis kaj promesis
hejmenreturniĝinte skribi - kaj sekvajare rekongresi!

Se oni deziras verki sonetojn, necesas fari tion almenaŭ same fake kaj lerte, kiel la novparnasistoj (Tim Carr kaj Krys Ungar). Krome estas evidente, ke apenaŭ eblas verki aŭtentan (t.e. ne ŝvarce sprit-celan) poezion pri movadaĵoj kiel verdaj steloj, libroservoj, supersignoj kaj aliĝiloj. Kaj, se entute eblas, la tasko certe ege malfacilas (ekzemplojn mi tute ne konas).

Kontraste, pli brave kaj trafe, en la movadisma Kuraĝe antaŭen (p. 48) Gerrit Berveling, kun iom stranga rim-aranĝo kaj per bela mitologieca komparo, laŭmerite omaĝas la eldon-karierojn de la stafeta Juan Réulo kaj de la fonta Gersi Alfredo Bays.

Mi esperas, ke Berveling, praktika neaprobanto de trompaj maskoj kaj eŭfemismoj, vidos en mia kritiko ĝuste tion: kritikon. Ĉar estus malhoneste de mia flanko, se mi nur skribus, ke "la libron konsistigas amaso da bonaj poemoj de fama poeto kun profesia grafika prezento" aŭ tiel plu.

Sed ni iru al la bono. Bonas liaj simplaj poemetoj, kiel la komenca Moto (p. 9), unu ideo en kvin versoj, memorigante pri Liven Dek:

post jardekoj
kiam junos mi
mi ridegos
post jardekoj
ke maljunis mi

Aŭ la ege konciza, preskaŭ epitafa Ho! (p. 76), kun tono klasika:

Ŝin ĉiutage vidante forgesis mi
vidi ŝin bela
nun mi ĝin scias - ŝi for!
kion do taŭgas la vid'?

Multaj el liaj pecoj estas verkoj de minora (interesa, plaĉa) religia poeto, kiel Laŭ psalmo 131 (p. 18) aŭ Pardonu (p. 33). Ne tiom minoras Kvin jarojn pastoro (p. 43), enhave, stile kaj tone tre bona jam de la komenco, per jena vortuma alparolo al sia dio:

Patro-Patrino, Forto min inspira,
Amo portanta homojn tra la vivo,
kaptebla nek per ina bild' nek vira [...]

En ĉi poemo unuafoje aperas aidoso, la nuntempa malsano, kiun li ofte pritraktas (ĉu embleme?) tra la poemaro:

[...] ho kial morti juna, perdi ĉarmojn
konsumiĝante aidose, lante?

El enhava vidpunkto atentindas ĝia fina verso: Ho Dio, helpu ankaŭ min homiĝi. Boulton skribas, ke Berveling montras sin pensofrato de Zamenhof kaj Baghy. Al kio mi aldonus: kaj de William Auld. Tion klare montras la denunca Nova Kanto pri Dio (p. 80), plenrajte aperinta kune kun La samseksemulo en la soci-poezia antologio Sub la signo de socia muzo, aŭ la babeltitola EIPHNH, PA004162, ŜALOM' (p. 72), temanta tri malsamajn packonceptojn. Jen ĉi ties unua strofo:

Ĉasbirdojn tentas supernuba
Flug': jaguarojn rapidrevo:
Nur homojn logas mondokrevo
Inkuba.

Poemoj kiel Homa vivo (p. 92), Nekonata konata (p. 108) aŭ Kara diablo (p. 128) montras, ke Berveling ne pretendas scii la signifon de ĉio, aŭ plene kompreni nian ekziston en ĉi mondo; male, lia parolo grandparte konsistas el duboj, el demandoj sen respondo, demandoj pri kio ajn imagebla. Temas do pri parolo rekte homa. En la rondelo Nova ekzegezo pri Mateo 19:6b (p. 53) li uzas la matean diron ("Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu") unue por demandi, ĉu anstataŭ eksedziĝo preferindus homoj en kverelo, due por defendi amrilaton samseksaman, trie por kritiki nuklean energion. Sed oni komprenu, ke, kie mi trifoje skribis por, mi verdire devintus skribi kvazaŭ por, se konsideri la relativismon, tolerismon kaj sentabuismon de la poeto.

Elirante el la relativa valoro de vortoj kaj diroj Berveling atakas la hipokriton de, ekzemple, bigotoj kaj zelotoj. Ĉar, kiel li skribas en Duamondmilita bebo estis mi... (p. 62), preĝoj nur senchavas se sekvataj / de agoj plej konkretaj.

Fable li verkas en Homa vivo (p. 92) kaj en La reagoj... (p. 106), moderna fablo pri aidoso kaj hipokrito, memoriganta min pri aforismo de la hispana verkisto Rafael Sánchez Ferlosio: "Oni nomas lin ,hundo' aŭ ,rato' por anticipi la figuron, per kiu iam oni draŝos lin ĝismorte."

Antaŭe mi nomis la aŭtoron poeto relativisma, tolerisma kaj sentabua. Legantoj de la revuo Fonto, kiun li nun verve redaktas, ne plu miras, ke li, mem pastoro, agas en maniero larĝmensa kaj sencenzura per publikigo de tekstoj, kiuj malfacile povus aperi sur la paĝoj de alia literatura revuo. Tiuj trajtoj evidentas ankaŭ en lia verkado, ekzemple kiam li versas pri virinoj, inismo kaj kristismo en Junia (p. 37), en Nova Leĝo (p. 38; poemigo de biblia ero: Nombroj 27: 1-11) aŭ eĉ en la lude neserioza La ripo (p. 42), kie li nomas inojn eksrip' (laŭ la biblia rakonto). Krome, el socia kaj ideologia vidpunktoj mi trovas interesa kaj reprezenta, malgraŭ partoj tro prozecaj (ekzemple la versoj pri Usoŭno), la poemon Eŭropo 1992 (p. 46), speciale ĝian vibran finon, perfekte resumantan la skeptikon de la aŭtoro:

Ĉu eble nur komuna - reciproka -
timo Eŭropon ligus? - Izotopoj
de timo - gentoj en strangol' sufoka?

En la enkonduko al Glaŭka lum', geja antologio enhavanta liajn poemojn La samseksemulo kaj Dilemo de aidosulo (nialibre respektive sur p. 123 kaj 51) kune kun pluraj esperantigoj fare de li de latinaj aŭtoroj, Berveling skribas ke "koncerne moralajn aferojn nia Esperantujo ofte estas iom malnovmoda". Kaj tian prudecon, tian puritanecon li kontraŭbatalas per la forto de l' vortoj, rekte aŭ ironie. Ironias i.a. La geniulo (p. 15) (ĉu pri esperantisto?) kaj, tre atentinde, Al kritikinto (p. 19), kun atentokaptaj enhavo kaj fino, kaj en kiu perfekte harmonias la paroleca lingvaĵo kun la postpoema alklasika referenco "laŭ Katulo" (temas pri nuntempa versio de la 16a poemo katula).

Fine, por ke oni kreu al si propran ekideon pri la arto de Berveling, mi prefere citos tri tutajn poemojn, kiujn oni bonvolu legi en la apartaj kadroj. Temas pri Al kritikinto, jam prezentita; pri Generacia konflikto (p. 20), relativisma kaj tolerisma, kaj kie koncizo grave helpas al verka sukceso; kaj pri Dilemo de aidosulo, rondelo, refoje kun parola stilo inkluzivanta vortojn kutime misopiniatajn kiel nedireblaj. Tiaj vortoj (ĉuro, kojono, piĉo, kaco, vulvo...) aperas ankaŭ en Trompitaj (p. 111) aŭ en Unu el la benoj de preslibereco (p. 130), inter aliaj. Parenteze, en Trompitaj, Vivo studenta (p. 118) aŭ La samseksemulo, probable lia plej konata poemo, li uzas sintakson tre karakterizan, ne egalan al la kurtismo de Neves, kaj samtempe tute ne oftan en nia poezio, kutime troa je prepozicioj, konjunkcioj kaj gramatikaj balastoj.

 

Via opinio pri Kanto pri Minotaŭro kaj aliaj poemoj