Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ljusjka Benc
Titolo Ljusjka Benc
 
Aŭtoro Viktor Sapoĵnikov 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroJekaterinburg, 1992 
EldonintoSezonoj 
KlarigojNoveloj kaj humuraĵoj.
Formato 74 paĝoj, 21 cm 
RecenzojRendevuo kun juneco de Valentin Melnikov
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Rekomendo antaŭ malapero

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/ljusjkabencrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Jen kajero maldika, teknike modestaspekta, sed kun nekutime freŝa enhavo. Temas pri prozaĵoj, pli precize du iom pli longaj kaj deko da tre mallongaj. La ĝenro iom varias, de aforismeca ĝis pli tradicie novela, tamen preskaŭ ĉiam en tono pli-malpli satira kaj en ege viva, flua, elasta stilo.

La titola novelo Ljusjka Benc (verkita en 1985) temas pri juna virino, kiu pro misa evoluo de amafero kaj eble inspirite de sia ampleksa legado de libroj ekplenumas venĝon al la viroj. Ŝiaj metodoj estas inĝeniaj, sed plej gravas la maniero laŭ kiu la aŭtoro disvolvas la intrigon: leĝera, sprita, tamen samtempe kun akravidaj okuloj kaj oreloj. Tre trafe Sapoĵnikov pentras per kelkaj penikmovoj satiran bildon pri la virtoj kaj malvirtoj de ordinaraj homoj. Kvankam ne temas pri verko realisma, oni senĉese ridetas rekonante sin.

En la eseostila prozaĵo Antaŭparolo (verkita en 1989) la aŭtoro pli multe traktas socie kaj politike aktualajn temojn, precipe el la lastaj jaroj de la Soveta socio. Ni tie ekzemple ekscias, ke "Nia Konstitucio apartenas al la arto bela. Ĝi celas impresi, kortuŝi, sed ne stampi nian menson per la sigelo de la empirismo rampanta kaj sciencismo aroganta." Kaj ni lernas, ke "La verkisto eĉ komon neniam metas sen kaŝita senco." Aliflanke: "Feliĉe, mi estas nek verkisto, nek poeto. Mi malhavas motivon kanajle trompi vin, miaj povraj georfetoj." La aŭtoro sukcese pendolas inter Marx kaj Nemere, interalie demandante kien ekzili Esperantajn verkistojn. "La natura limo de nia kara Esperantujo estas ja la stratosfero! Ĉu elĵeti povrulojn en la Grandan Kosmon?"

El la pli mallongaj prozaĵoj de la libro plej ĉarmas trilogio pri la suferoj de esperantista vivo: Lumbildit, Turistit kaj Eksterlandit.

Cetere, indas jen fini, ĉar "ne eblas devigi normalan homon legi recenzojn. Kiu, entute, legas ilin? Nur recenzantoj kaj redaktoroj. Kaj prave. La libron oni devas aŭ rekomendi aŭ prisilenti. Ne tro alta nivelo de la literaturo jam kondamnis kritikistojn al forpaso. Ili baldaŭ malaperos, kiel iam malaperis mamutoj."

Do, antaŭ ol malaperi, mi rekomendas ĉi libron, bedaŭrante nur, ke ankaŭ la aŭtoro ŝajne malaperis el nia literaturo.

 

Via opinio pri Ljusjka Benc