Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Lupino kaj aliaj rakontoj, La
Titolo Lupino kaj aliaj rakontoj, La
 
Aŭtoro Saki (H.H. Munro) 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 12.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroKembriĝo, 2005 
EldonintoE. Grimley Evans 
KlarigojSprita humuro, eleganta stilo, acerba satiro kaj, foje, nuanco de krueleco.
Tradukisto, lingvoE. Grimley Evans / El la angla
ISBN/ISSN0902756249 
Formato 152 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
La lupino kaj tro malmulte da aliaj rakontoj de Wolfgang Kirschstein
Koncize, alude, kaj idiomaĵe de Kate Hall
Rakontoj neniam perdontaj sian legindecon de Donald Broadribb
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Broadribb

Oni ne sentas ĝin tradukaĵo

Fonto: Revuo Esperanto, n-ro 7-8 2007
Aldonita de AG (2007-06-22)

H. H. Munro, kies plumnomo estis Saki, estis skota novelisto, kiu vivis 1870-1916. Li verkis aron da satiraj noveloj kaj unu romanon. Karakterizas liajn novelojn inventema sprito, kaj imago kiu preskaŭ kredigas ke ili povus prezenti realajn eventojn. Ekzemplo estas la novelo La kluba mensogulo. Temas pri mensogulo, kiu volis sin savi de tre teda konversaciulo, kiu sidis apud li en londona klubo. Kiam ajn la fanfaronema konversaciulo komencis paroli, la mensogulo tuj interrompis lin per elpensita kaj tute nekredebla rakonto pri iu aventuro de konato aŭ parenco, rakonto tiom grandioze nekredebla ke la tedulo neniel povus superatuti ĝin per rakonto propra.

Fine la tedulo stariĝas kaj foriras, kaj la mensogulo povas trankvile legi. Per nemultaj vortoj, Saki sukcesas krei etoson en kiun la leganto facile lokas sin. Alia rakonto, La lupino, temas pri viro kiu fanfarone kredigas al grupo ke li povas, post sia vizito al Hindio, estigi preskaŭ miraklajn eventojn. En la grupo, virino defias lin ŝanĝi ŝin en lupinon. Tion li rifuzas, ĉar li ja nur mensogadis pri siaj kapabloj.

Sed ĉeestanto sekrete aranĝas ke malsovaĝa lupino kaŝe estu alportita, kaj dum la virino kelkajn minutojn forestas, li aperigas la lupinon. Tio teruras la fanfaronemulon, kiu ekde tiam ne plu volas paroli pri siaj „miraklaj“ kapabloj.

Dudeko da tiaj noveletoj distras la leganton, kiu ĝuas ne nur la nekutiman humuron de la verkinto, kaj la trokredemon de la ĉiutagaj homoj en la socio, sed ankaŭ bonan literaturan kvaliton.

Konforme al sia reputacio, Edmund Grimley Evans senĝene redonas la rakontojn en Esperanta vesto tia, ke oni ne sentas ilin tradukaĵo. Liaj vortelekto kaj gramatikaĵoj estas senmakulaj. Li mem kompostis la libron, egale tiel lerte kiel li tradukis la tekstojn. Do, plezuraĵo por la legemulo.

 

Via opinio pri Lupino kaj aliaj rakontoj, La