Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Servisto de l' ideo
Titolo Servisto de l' ideo
50 jaroj ĉe Universala Esperanto-Asocio - 1908-1958
 
Aŭtoro Hans Jakob 
KategorioMovado
Prezo 13.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntwerpen, 1995 
EldonintoFEL 
KlarigojRememoroj de la plej longtempa oficisto de UEA.
KontribuantojRed. M. Fettes 
ISBN/ISSN9071205584 
Formato 120 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Halina Gorecka

U.E.A. nun kaj ĉiam!

Fonto: La Ondo de Esperanto. 1997. №2 (33)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-jakob.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

UEA nun kaj ĉiam! Sub tiu slogano pasis la tuta esperantisteco de Hans Jakob, la plej longedaŭra el ĉiuj oficistoj de UEA.

En nia verda mondo la rememoroj ne estas populara ĝenro (ĝi estas mia ŝatata legaĵo en la rusa). Ankaŭ Servisto de l' ideo ne estas striktasence memoraĵ-libro. Sentiĝas forta deziro de Jakob rakonti la historion de UEA el la vidpunkto de ĝia oficisto. Tial la fiero pri la atingoj en la membrovarbado (la nuna individua membraro ne atingas tiun el la tempo de Jakob), evoluigo de la servoj… Disputoj, kvereloj, akuzoj, kiuj povus senkuraĝigi.

Sed la dummilita servo, historio pri la donaco de Hodler, senĉesaj konfliktoj inter la gvidoroj kaj plejparto da aliaj rakontataj epizodoj estas jam konataj per aliaj historiaj studoj kaj dokumentoj, kaj ne multajn novajn faktojn ni ekkonas. Kaj oni ne lernu la historion (nur) per la recenzata verko, ĝia signifo estas alispeca — transdono de la etoso, jen entuziasma, jen kverela, jen pesimisma pro penetro de antaŭmilitaj naciismoj en la esperantistaron, jen tute panika pro la venonta financa katastrofo… Kaj denove “mono, mono kaj mono” nur tro rare farĉita per anekdotoj pri la Borso-strata oficejo de UEA en Ĝenevo, ekzemple la suba:

Mi memoras ankaŭ ke en la sama domo troviĝis administrejo de granda kooperativa societo. Foje okazis, ke esperantistaj vizitantoj alvenis ĝuste en la tago de rentumaj repagoj al kooperativanoj. Pro la alsvarmo de homoj, ili nur kun granda peno sukcesis atingi nin en la dua etaĝo. Mirigite ili scivolis, kio do okazas? Ironie mi respondis: “Vidu, estas membroj de UEA, kiuj venas pagi sian kotizon!” (P. 35–36)
Bonan libron verkis Jakob. Estas nur bedaŭrinde, ke niaj ĵurnalistoj ne sufiĉe zorgas pri registrado de la rememoroj de la aktivuloj. Mankas al ni personaj rememoroj de Waringhien, Lapenna, Régulo Perez, de Beaufront… Ĉu ni legos memornotojn de libroservisto Simo, tradukmajstro Bill kaj de aliaj, kiuj povas rakonti multon interesan kaj amuzan pri nia mondeto?

 

Via opinio pri Servisto de l' ideo