Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Korpo de la homo, La
Titolo Korpo de la homo, La
Enkonduko al konstruo kaj funkcio
 
Aŭtoro Harald Schicke 
KategorioScienco kaj tekniko / medicino
Prezo 13.50 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBuchholz, 1995 (2a pliampleksigita eld) 
EldonintoMZ 
KlarigojPopulara anatomio kaj fiziologio. Abunde ilustrita.
ISBN/ISSN3892400989 
Formato 148 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Korpo de la homo, La" ne estas havebla!


Recenzo de Walter KLAG

Facile legebla

Fonto: Monato
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/khom.html
Aldonita de Gabriel Beecham (2005-10-15)

Libroj pri anatomio (konstruo de la korpo) kaj fiziologio (funkcio de la korpo) estas maloftegaj en Esperanto. La eldono de tia verko da estas aplaŭdinda. Sur 128 paĝoj la aŭtoro traktas ĉian temon, kia povus esti interesa ankaŭ por nefakulo: ĉelo, histo, organoj, kontraŭkoncipaj metodoj, defendopovo de la korpo kaj medicinaj helpiloj. La 69 nigrablankaj ilustraĵoj estas facile kompreneblaj kaj plivalorigas la libron.

Kromartikoletoj donas kuriozajn aŭ nekredeblajn informojn. Ĉu vi sciis, ke la cerbo ampleksas 14 000 000 000 nervoĉelojn konektantaj ĉiutage centoble pli ofte ol ĉiuj telefonoj de la tuta mondo? Ke dum sia tuta vivo la homo spiras 500 000 000foje?

La libro estas facile legebla, ĉar la aŭtoro evitas plej ofte fakesprimojn. La nebone konatajn vortojn klarigas la bildoj. Por reeldono estus bonvena alfabeta indekso je la fino de la teksto. Tial espereble la verko rapide vendiĝos kaj baldaŭ aperos denove.

 

Via opinio pri Korpo de la homo, La