Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Maŝino kiu kriis, La
Titolo Maŝino kiu kriis, La
 
Aŭtoro Div. aŭtoroj 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 10.50 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 1995 
EldonintoPro Esperanto 
KlarigojDek unu rakontoj de Piron, Nervi, Boulton, Steele k.a. pri "strangaj fenomenoj".
ISBN/ISSN3851820339 
Formato 105 paĝoj, 23 cm 
RecenzojBrilaj nenaturaĵoj de Aldo de' Giorgi
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Variaj strangaĵoj de Sten Johansson
Aldonu

Atenton, "Maŝino kiu kriis, La" ne estas havebla!


Recenzo de Don HARLOW

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://www.harlows.org/don/reviews/la_maino_kiu_kriis.php
Aldonita de AG (2004-10-19)

Temas pri 11 fantom-rakontoj ĉerpitaj el la Esperanta literaturo inter 1895 (tiu de Borovko) kaj la fina jardeko de la 20a jarcento (tiu de Steele).

La titola rakonto, de iu L. G. Horsefield, traktas hantatan maŝinon en fabriko — efektive, modernindustria fantomnovelo. “Skribaĵo! De kie?” (Claude Piron) estas tre malfortika traktado de la t.n. “aŭtomata skribado”. En “La tertremo” (Mauro Nervi), la rolanto televide spektas teruran katastrofon en nenomita metropolo. “En la tombo” (Nikolaj Borovko) esploras la sentojn de nekadavro enterigita ankoraŭ vivante. “La fantoma kastelo” (H. Weinhengst) montras al ni migranton, kiu defias avertojn kaj pasigas la nokton en malnova kastelo — kun antaŭvideblaj rezultoj. “La virineto en bluo” (Mason Stuttard) traktas reenkarniĝon kaj tragedion kiu transsaltas generaciojn. En “La fantoma edzino” (Eduard S. Payson) vidva kuracisto serĉas sian pereintan edzinon. “La sekreto de la lernejestrino” (Marjorie Boulton) estas, ke kiam ŝi ordonas, oni obeas. “‘Neniu’ frapas sur la pordon” (Eija Salovaara) estas simpla anekdoto pri neklarigebla sperto de la verkinto en la lapona arbaro. En “La arto de Spelamore” (H. B. Hyams) ni konatiĝas kun tre — eble tro — talenta artisto. “Samuel Birrubali Rossiter” (Trevor Steele) rakontas pri knabo, kiu elpeliĝas el la mistika aborigena mondo en la senmistikan blankulan — sed ne komplete.

Kun kelkaj esceptoj, la rakontoj suferas pro sia aĝo; la temoj ja estas intertempe multe gurditaj (kaj eĉ postlasitaj) en la nacilingvaj literaturoj, aparte en la angla. Tamen “La sekreto de la lernejestrino” kaj “Samuel Birrubali Rossiter” estas, laŭ mi, sufiĉe originalaj, kaj malgraŭ sia neoriginaleco unu-du el la ceteraj meritas la legadon, pro la kvalito de la verkado.

 

Via opinio pri Maŝino kiu kriis, La