Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Dekamerono
Titolo Dekamerono
Unuaj tri tagoj
 
Aŭtoro Giovanni Boccaccio 
KategorioProzo tradukita / romanoj
Prezo 36.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPrilly, 1995 
EldonintoLF-koop 
KlarigojLa unua triono de la fama itala mezepoka verko.
Tradukisto, lingvoP. Martinelli, G. Waringhien / El la itala
ISBN/ISSN3906595102 
Formato 320 paĝoj, 22 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Verdaj kampoj de renaskiĝo de Alen Kris
Aldonu

Atenton, "Dekamerono" ne estas havebla!


Recenzo de Sten JOHANSSON

Tri tagoj da ĝuo

Reta ligilo al la originalo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/dekameronrec.html
Aldonita de Sten JOHANSSON (2004-08-06)

Dekamerono de Giovanni Boccaccio estas eble la plej konata novelaro de la monda literaturo. Ĝi konsistas el cento da noveloj, enmetitaj en kadron laŭ kiu ili estas rakontataj dum dek tagoj inter dek junaj virinoj kaj viroj, fuĝintaj kamparen pro la pesto, kiu paralizis Florencon en la jaro 1348. Al tiu kadro apartenas inter alie tre fama priskribo, kiel la pesto turmentas la urbanojn. Plimulto de la noveloj estas erotikaj kaj prezentas diversajn implikojn, embarasojn, ruzojn, sekvojn kaj entute cirkonstancojn de amoro inter virino kaj viro. Multaj el la intrigoj estas komikaj, burleskaj, aliaj estas pli kavaliraj. Kvankam mezepokaj, la rakontoj ofte impresas liberaj de sia epoko, eble dank' al du aferoj: unue Boccaccio preskaŭ ekskluzive prezentas la okazaĵojn realisme, kaj ofte humure. Magio aŭ supernaturaj fortoj ludas nenian rolon, eĉ foje estas mokataj, se ni ne parolu pri la supernatura forto de la amoro! Due li certagrade defias, tamen lerte evitas tro konfrontiĝi kun la seksa kaj socia moralo de sia tempo. Tion li faras diversmaniere: en kelkaj rakontoj, kie prezentiĝas malpermesita amo, li savas la moralon per simpla truko – fine aperas ia antaŭe kaŝita fakto, kiu ŝanĝas la perspektivon, tiel ke la amo fariĝas aprobinda, ekzemple iu malriĉulo montriĝas esti nobelo aŭ simile. Alifoje Boccaccio lokas siajn rompojn de la moralo al suba socia klaso, kie ne necesas (el vidpunkto desupre) tiel rigore defendi la striktan moralon, aŭ foje eĉ al la islama mondo.

La rakontoj prezentataj en Dekamerono parte estas galerio el malnovaj fabeloj, legendoj kaj anekdotoj, rakontitaj en diversaj landoj kaj epokoj preskaŭ ekde Adamo, kaj foje uzitaj de aliaj verkistoj. Boccaccio majstre kunmetis ilin, donis al ili ĉarman kadron kiu tiklas la fantazion de la leganto, sed samtempe vestis ĉi rakontojn parte tre maldecajn per senkulpa naiveco. Li tajlas ĉiun novelon individue, tamen konservante certan unuecon. En tiuj rakontoj, kiuj lokiĝas inter la popolon, li uzas senbalastan, rustikan stilon, kaj tie ankaŭ la erotikaj aludoj aperas malpli vualite. La stilo de la noveloj do varias, en kelkaj la rakonto estas pli simpla kaj senpera, en aliaj pli ornamita kaj plena de kavalireskaj parafrazoj kaj perifrazoj.

La unuaj tri tagoj de Dekamerono nun aperis en esperanta vesto de Waringhien kaj Martinelli. La lingvaĵon de Boccaccio la tradukintoj elektis interpreti per stilo iom aparta. Tiu karakteriziĝas per frazoj longaj, plenaj de participaj adverboj. Mi trovas la stilon konvena kaj konforma al la rakontmaniero de Boccaccio. Eble oni povus uzi la rimedon iom pli avare, ĉar foje la legado de tiuj stakoj el participoj lacigas. En kelkaj esceptaj lokoj aperas esprimoj tro modernaj, kiuj disŝiras la iluzion pri la 14a jarcento. Povas esti vortoj kiel far aŭ apertigi, aŭ frazoj kiel mi belas kaj inas. Tiuj konvenus en teksto el nia epoko, sed ne en mezepokaj rakontoj.

Male al multaj nacilingvaj tradukoj, tiu ĉi ne konsistas el elektitaj pecoj, sed prezentas fidele la tuton de tiuj tri tagoj. Mi konsideras tion kiel tre gravan donacon al la esperanta kulturo, kaj mi ege esperas, ke eblos finfari la tutan verkon samambicie. Restas tiom da ĉarmegaj rakontoj el la ceteraj sep tagoj, kiujn mi avidas legi!

Mi emfaze rekomendas ĉi libron al ĉiuj legemuloj. Al tiuj kiuj preferas leĝeran, amuzan legadon mi konsilas transsalti la enkondukojn kaj tuj eniĝi en la rakontojn. Ne hontu, ĝuu!

 

Via opinio pri Dekamerono