Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tempo tempesta
Titolo Tempo tempesta
 
Aŭtoro Franz-Georg Rössler 
KategorioPoezio originala
Prezo 1.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntwerpen, 1995 
EldonintoFEL 
KlarigojPoezia resumo de dek jaroj kiel esperantisto.
ISBN/ISSN9071205630 
Formato 24 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Krys Ungar

Tempoj tempestaj per versoj kontestaj

Fonto: Monato
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/ttem.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Tiu ĉi 24-paĝa libreto portas la subtitolojn „Poemoj el jardeko (1985-1995)” kaj „Dek jarojn Esperantisto”. La lasta ero forprenas sep paĝojn kaj konsistas el iom teda listigo de leteroj skribitaj, kongresoj partoprenitaj, prelegoj faritaj, ktp, ktp.

Ĉirkaŭ 45 versaĵoj okupas 11 paĝojn, kaj la resto estas dediĉita al ilustraĵoj kaj antaŭparolo. La vorton „versaĵoj” mi uzas intence, ĉar, escepte de unu, la eroj ne vere plenumas la difinon de poemo. Ili estas fragmentoj, al kiuj mankas plejparte iu sento de emocio aŭ pasio. Ili donas la impreson, ke la aŭtoro foje notis iujn pasantajn pensojn, sed neniam trovis emon prilabori ilin. Tio bedaŭrindas, ĉar kelkaj fragmentoj eventuale povus maturiĝi kaj kreski en poemojn.

Per tiuj konstatoj mi ne volas diri, ke tre mallonga versaĵo neniam povas esti taksata sendependa poemo. La verkoj de Daphne Lister, ekzemple, ja montras kio atingeblas per plej asketaj rimedoj. Tamen en ŝia kazo ĉiu vorto tre gravas, ĉio superflua estas zorge elsarkita, por ke restu nur la esenco. Estas ĝuste tiu disciplina tralaborado, tiu serĉo de ĝustaj vortoj kaj formoj, kiu konsistigas la metion de la poeto, senkonsidere ĉu la rezultoj estas mult- aŭ malmultversaj. Rössler montras ŝajnan deziron esti konsiderata poeto; nun li devas trovi la disciplinon por fariĝi poeto. Por montri, ke li posedas la kapablon, mi citu la solan poemon (laŭ mia difino), kiu troviĝas en la verkaro:

Cirklo magia

Mia cirklo magia
ne plu efikas.
Firme, fiere
iam mi staris interne,
ŝirme la sorĉa rondaĵo
min ĉirkaŭadis,
savis min kontraŭ atakoj.
Sed
la mondo, la globo
fariĝis kvadrataj
ĉie embuskas kvadratoj
kaj kadroj, kradoj, kradetoj,
kradegoj minacas
per akraj anguloj kaj
flankoj rigidaj.
Fiaskas la benoj,
fiaskas la ŝirmo magia,
senŝirme mi staras
interne de cirklo rompita,
krevinta vezike.
Alrampas avide
kvadratoj.

 

Via opinio pri Tempo tempesta