Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Mil unuaj vortoj en Esperanto
Titolo Mil unuaj vortoj en Esperanto
 
Aŭtoro Heather Amery 
KategorioLerniloj, vortaroj / internacia
Prezo 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBarlaston, 2004 
EldonintoEAB 
KlarigojNova eldono de bele ilustrita vortaro por infanoj de "ĉiuj aĝoj".
KontribuantojIlustraĵoj de Stephen Cartwright 
Tradukisto, lingvoE. Grimley Evans / El la angla
ISBN/ISSN0902756214 
Formato 63 paĝoj, 30 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Kelkaj pliaj al „Mil unuaj vortoj” de Edmund Grimley Evans
Aldonu

Atenton, "Mil unuaj vortoj en Esperanto" ne estas havebla!


Recenzo de Nora Caragea

Necesas pli da atento kaj zorgo

Fonto: Revuo Esperanto n-ro 1200 (2), Februaro 2007
Aldonita de AG (2007-01-25)

Jen libro, kiu povus esti tre grava kaj utila ne nur por infanoj, sed ankaŭ por ĉiuj komencantoj. Unuavide ĝi estas tre bela, kun koloraj bildoj, alloga por rigardi ĝin. Sed bedaŭrinde la eldonanto ne sufiĉe atente prilaboris ĝin, tro ofte oni sentas simplan – kaj sekve malĝustan! – tradukon el la angla lingvo.
Tro ofte oni renkontas maltrafajn esprimojn, vortojn, nociojn, simple dirite: maltaŭgan tradukon. Ĝi ne estas „simpla legolibro“, sed konsultlibro, kiu devas nepre liveri ĝustajn kaj fidindajn vortojn. Jam sur p. 2 troviĝas tia ekzemplo: En ĉiu granda bildo sur du paĝoj troviĝas flava anasido por serĉi. Kompreneble la teksto devus esti: aŭ ... anasido por esti serĉata, aŭ: Serĉu ĝin! Kaj sur p. 3 ni legas, ke la libro estas refasonita, certe malĝusta vorto. Ankaŭ tio estas malĝusta lingvaĵo: ... por ke infanoj trovos ĝin... anstataŭ trovu ĝin. Tro ofte estas videblaj objektoj, por kiuj mankas la respektivaj vortoj, kaj marĝene sur la koncernaj paĝoj kaj en la listo en la fino de la libro, kvankam tie troviĝas la aserto: Jen listo de ĉiuj vortoj en la bildoj.
Jen nur kelkaj ekzemploj, kiuj prezentas malĝustajn Esperanto-vortojn: ĉarumo anstataŭ puŝĉaro; ĝinzo anstataŭ ĵinso; kofro anstataŭ valizujo/ kofrujo; koltuko anstataŭ ŝalo; lanugaĵo anstataŭ litkovrilo; lulĉevalo anstataŭ balancĉevalo; manilo anstataŭ klinko/ anso; ombrelo anstataŭ sunombrelo; pagajo anstataŭ padelo; potoj anstataŭ bokaloj; super anstataŭ sur; ŝtupetaro anstataŭ eskalo; veturado anstataŭ trafiko kaj pluraj aliaj.
Lingve kritikindaj estas: gladtabulo anstataŭ gladotabulo; sumoluktado anstataŭ sumooluktado; ventmuelilo anstataŭ ventomuelilo.
Ĝenas ankaŭ, ke por kelkaj grupoj mankas la artikolo, ekzemple banĉambro, salono ktp, dume por aliaj grupoj artikolo estas indikita. La listo fine de la libro indikas por pluraj vortoj nur unu paĝonumeron, por iuj vortoj nur du, kvankam tiuj objektoj/vortoj aperas multe pli ofte en la libro. Krome estas sendube, ke infanoj, kaj ne nur ili, trovas ofte objektojn en la bildoj, por kiuj tute mankas vortoj. Tio signifas, ke infanoj demandas: „Kio estas tio?“, ... respondo mankas!
Absolute dubinda kaj nepre riproĉinda estas la bildo sur p. 7, kie infano surmetis kuirpoton (kvazaŭ ĉapelon) sur sian kapon! Simile kritikinda estas la t.n. rubfajro sur p. 9. Tiaj ilustraĵoj neniam rajtas ekzisti en libro por infanoj!
Kiel en aliaj tiuspecaj vortaroj mankas ankaŭ ĉi tie gravaj kaj ofte uzataj verboj, ekzemple aŭdi, vidi, stari, montri, genui, vendi, tranĉi, ... kiuj estas facile prezenteblaj en bildoj. Kaj por adjektivoj aperas nur kelkaj „Malaj vortoj“.
Resumo: Necesas tre atente, multe pli zorge kaj adekvate eldoni librojn por infanoj, kaj tio validas des pli por vortaro, kiu devas prezenti absolute fidindajn esprimojn, vortojn, sed ne iujn vortojn simple transprenitajn el iu nacia lingvo. Eldoni vortaron necesigas zorgan kaj ne hastan laboron. Ĝi nepre postulas, ke minimume du aŭ tri personoj kun alia nacia lingvo kontrolu la laboron, antaŭ ol oni metas la rezulton al presmaŝino. Belaj bildoj ne sufiĉas!

[La originala recenzo estis korektita surbaze de la argumentoj, prezentitaj de Edmund GRIMLEY EVANS, 2007.02.11]

 

Via opinio pri Mil unuaj vortoj en Esperanto