Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Babile kun mi mem
Titolo Babile kun mi mem
 
Aŭtoro Poul Thorsen 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 3.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBrabrand, 1996 
EldonintoBeletra 
KlarigojBunta memorbukedo pri zigzaga vivovojo de satirema aŭtoro.
ISBN/ISSN8790444000 
Formato 105 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Babile kun mi mem" ne estas havebla!


Recenzo de Halina Gorecka

Rimarkinda evento

Fonto: La Ondo de Esperanto. 1997. №7 (38)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-torsen.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Mi ne ŝatus aparteni al tiuj, kiuj “…ĉasas neologismojn, sarkas tajperarojn aŭ triumfe surpinglas iun duban refleksivon. Por tiuj goldenuloj literaturo estas masoĥisma presprovlegado…” Sed estas grimaco de l' sorto, ke la redaktoro komisiis recenzi la verkon de Poul Thorsen, el kiu mi ĵus citis, al persono okupanta sin fake ĝuste pri kontrolado de presprovaĵoj. Tial mia menso senintence notas iujn difekt(et)ojn, kiuj atestas, ke la amatora eldonejo Beletra bedaŭrinde havas nek redaktoron, nek korektiston. Sed gravas, ke ĝi eldonis la “babilojn” de la dana globtrotulo.

Mi jam sukcesis plendi en alia recenzo (LOdE. 1997. №2) pri tio, ke rememoroj ne estas populara ĝenro en la verdlingva literaturo, tial apero de tiuĝenra novaĵo, kia Babile kun mi mem estas rimarkinda evento.

Impresoj de infano, revoj de adoleskanto, junula aktivado en laborista medio, profesiaj zorgoj — ili trovas sian lokon en la nehasta rakontado de Poul Thorsen. Kiel la ruĝa fadeno tra la tuto videblas la esperantisteco de la aŭtoro kaj multegaj travivaĵoj ligitaj al ĝi. Ne vane Thorsen substrekas, ke “…transnacia lingvo grave ŝanĝas la karakteron de sia uzanto, ke ĝi estas diskreta rimedo por masoni pli kaj pli altajn ŝtupojn en la persona evoluo”.

En la pli-malpli kronologian babiladon enplektiĝas apartaj ĉapitroj pri interesaj personoj, renkontitaj de Poul Thorsen. Speciale interesis min legi pri la iom bizar-aspekta ruso Ĉaĥotin, ĉagrenis la trista sorto de Norda Prismo kaj nekontentigis la tro svaga priskribo de la ĉeso de la eldonejo Koko.

Mi ŝatus legi pli multajn rakontojn pri renkontoj simile al tiu Vid-al-vide kun Kolomano. Sendube Thorsen rezervis rakontindaĵojn pri Régulo Pérez kaj aliaj tre multaj.

Fine mi menciu amare amuzan aventuron pri la tradukado de Grukoj de Kumbel tiel bildece priskribitan, ke mi kredas ke tiu kunlaboro lasis profundan spuron en la animo de Thorsen.

La libreto estas farĉita de versaĵoj kaj ilustraĵoj, kiuj faris ĝin pli alloga.

 

Via opinio pri Babile kun mi mem