Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ĝis revido krokodilido!
Titolo Ĝis revido krokodilido!
Dek kvin noveloj originalaj
 
Aŭtoro Sten Johansson 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 6.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSkövde, 1996 
EldonintoAl-fab-et-o 
KlarigojOk noveloj kaj sep satiraĵoj.
Formato 68 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Ĝis revido krokodilido!" ne estas havebla!


Recenzo de Jorge Camacho

Pastinako de l' jaro

Fonto: Esperanto, 1998
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/krokodilidrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Dek kvin rakontoj enestas en tiu ĉi kolekto, jam la dua, de la svedo Sten Johansson. La libreto havas du partojn: la unuaj ok rakontoj havas temojn apartajn, ĝeneralajn; la sekvaj sep temas pri Esperantujo, esperantaĵoj kaj esperantuloj. Karakterizas la aŭtoron flua proza stilo, leĝera kaj senĝene anekdoteca, des pli en la primovadaj eroj. En ili palpeblas lia emo al ironio kaj satiro, kutime pri lingvaj manioj aŭ skoloj, kun tono pli proksima al Louis Beaucaire kaj f-ino Barlaston ol al Izrael Lejzerowicz kaj Miĥail Bulgakov. Speciale amuza montriĝas "Mia nobelpremio", ricevinta la premion "K. Lister" de Pastinaka Esperanto-Asocio en 1996.

Pli interesa mi trovas la unuan parton. Anekdotas "Mia amata", konstruita ekskluzive surbaze de palindromeca vortludo. Same tekna* ŝajnas al mi "La utilo de trejnado": kie do la arto? Nenie, ĉar temas pri rakonto sen temo, nura plilongigo de blago. Kaj ĉe la tro primitiva intrigo de "Bonan matenon!" mi redemandas: kie la literaturo? Nu, ĝi bonŝanĉe vivas en "Nokta halto" (kies lasta alineo tamen elizias la magiecon de la tuto), "Ripari fenestron" (atentokapte erotika) kaj, ĉefe, "Patrino", la sola kiu meritas la nomon novel(et)o, pri familio, religio kaj hipokriteco. Bele, se Johansson pluirus ĉi vojon iom pli ambician!

 

Via opinio pri Ĝis revido krokodilido!