Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Andreo Cseh - la *gaja stelo* kiel "edzperanto"
Titolo Andreo Cseh - la *gaja stelo* kiel "edzperanto"
Historio de romantika amo
 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 3.30 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapeŝto, 1996 
KontribuantojRed. A. Csiszár 
Formato 56 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojLa Gaja edzperanto de Silvia Moritz
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Poul THORSEN

PERLETO

Fonto: Hungara Fervojista Mondo 1997:4, p. 65.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-06-20)

Kiu kredus? La unika apostolo de Esperanto tra la mondo, la katolika pastro Andreo Ĉe, aŭtentike rolis kiel "edzperanto" — fenomeno do ne senbaze lanĉita de Remondo Ŝvarc.

El tiu fakto povas esti knedita triviala historieto, sed danke al la fasko da originalaj leteroj, mirige konservitaj dum pli ol 60 jaroj, povis ĵus aperi nepre leginda dokumentaĵo, tre zorge prezentita de Ada Csiszar. Ĉia banaleco forvaporiĝas sur tiuj folioj, saturitaj de sopiro, persisto kaj solidara interamikeco. Ne temas ja pri figuroj sed pri veraj homoj el karno kaj sango.

Tro koncize: 1929 sin disvolvos Universala Kongreso en Budapest kun kurioza sed tre atentita programero: Elekto de "Miss Esperanto" inter cent fraŭlinoj el 37 landoj! Gajnis Veronika Eksta el Estonio.

La ĉefsekretario de UK, Pal Tolnai, forte emociiĝis rilate al la stelulino, kiu tamen siaflanke iom detenis sin. Li sendis 22 leterojn, kaj ŝi reciprokis per nur 5. Neniu el tiu arda korespondado konserviĝis, sed plena, tiu paralela leteraro inter Pal Tolnai kaj Andreo Ĉe, kiu postkongreso instruis en Tallin, Estonio, kaj kie laŭ li "en kursoj partoprenis tiom da belegulinoj, ke Esperanto havas jam taŭgajn kandidatojn por Miss Esperanto por almenaŭ dek jaroj."

Oni povus supozi, ke famulo kiel Andreo Ĉe nur pretere okupus sin petita perado inter kongresa paro, sed kortuŝa estas lia longdaŭra zorgemo kaj akurateco en afero pli kaj pli komplika.

Unue li diskrete konfirmiĝis, ke la simpatio ĉe Veronika estis sufiĉe forta por ligi sian vivon al Pal. Vizitante la familion li eltrovis, ke post morto de la patro, fervojisto, Veronika, oficistino, modeste vivtenas la katolikan patrinon kaj tute junan fratinon.

Trudis sin grava problemo: Pal havas la hebrean religion. Sed Andreo Ĉe diplomate argumentis al la patrino "ke ŝi ne estu pli papo ol la papo". Persone li havigos de la Vatikano dispensacion favore al dureligia geedziĝo.

Iom post iom ambaŭ familioj cedis, kaj same estis venkintaj la du parokestroj (tiel!). Tra zigzagaj vojoj de episkopaj oficejoj alternis deklaroj kaj atestoj pri konservo de apartaj religioj, kondiĉe ke la nupto-ceremonio nur okazos en paroka oficejo, kaj ke infanoj katolikiĝu.

Plena jaro pasis, ĝis Pal Tolnai vojaĝis al Tallin en julio 1930. Malfeliĉe tiam evidentiĝis, ke Veronika ne povis, nek volis forlasi la grave malsanan patrinon kaj la neplenaĝan fratinon, ĝis tiu havos profesion. Sed nekredeble persistis la fidelo de Andreo Ĉe. Kulmine li petis ĉe estona ministerio dungon de la fratino, "ĉar la edzino de la vicministro estis mia bonega lernantino".

Tamen ĉio vanis kaj antiklimakse en 1931 Pal edziĝis al budapeŝta samideano. — Veronika vivis ĝis 1991 en Tallin kiel fraŭlino.

Kromregalo dum lego ke tiu ĉi esotera romaneto estas ĝui vortumon kaj stilon de Andreo Ĉe — tiel simpla kaj tamen elokventa kiel en lia fama metodo mem. Ununura neologismo: "Papa dispensacio", kiu malfeliĉe neniam aktualiĝis.

 

Via opinio pri Andreo Cseh - la *gaja stelo* kiel "edzperanto"