Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Aŭstralia pupo, La
Titolo Aŭstralia pupo, La 
Aŭtoro Spomenka Štimec 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroZagreb, 1997 
EldonintoKEL 
KlarigojKvar noveloj pri kroataj elmigrintoj.
ISBN/ISSN9539691818 
Formato 63 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Dulingva: E-angla 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Aŭstralia pupo, La" ne estas havebla!


Recenzo de Sten Johansson

Hasta eldono

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)

Okaze de la Universala Kongreso en Adelajdo en 1997, Kroatia Esperanto-Ligo eldonis ĉi kvar novelojn de Spomenka Štimec, el kiuj triopo aperas samkajere ankaŭ en angla traduko de Will Firth. Temas pri rakontoj el la familia kaj persona historio de la aŭtorino, rakontoj ligitaj al Aŭstralio.

En Morto en Melburna tramo ŝi rakontas pri sia avino, kies dua edzo migris al Aŭstralio. Nur post dudek kvin jaroj la avino mem sekvis lin tien. La rakonto pentras ŝin kiel fortan, laboreman virinon, kiu tamen neniam vere povis adaptiĝi en la nova kontinento.

En Tombejo en Carlton ni sekvas kroatajn migrantojn al Aŭstralio. La aŭtorino tre bone imagas la enorman ŝanĝon, kiun la migrado signifis por kelkaj vilaĝanoj, el kiuj unu estis ŝia avo.

En La Aŭstralia pupo ŝi rakontas pri sia propra infanaĝo en kroata vilaĝo, kaj pri la mirindaj sed fremdimpresaj pupoj, kiuj alvenis donace de la Aŭstralia avino. La perspektivo alternas inter trafe infana kaj iom tro plenkreske eksplika.

Krom tiuj tri noveloj, aperas ankaŭ iom superflue enkonduka noveleto, kie pluraj temoj de la aliaj noveloj resume ripetiĝas. Tri el la noveloj aperas ankaŭ anglalingve, sed ial ne la titola novelo.

La eldono ŝajnas tro haste farita. Por redaktado oni ne havis tempon, nek por elsarkado de ĝena amaso da preseraroj. Malgraŭ tio, la stilo kaj rakonta talento de Spomenka Štimec igas ankaŭ ĉi tiun kajeron ĝuebla kaj leginda. Plej sukcesaj estas ŝiaj priskriboj de kamparaj kroataj medioj kaj kutimoj.

 

Via opinio pri Aŭstralia pupo, La