Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Supernova
Titolo Supernova
 
Aŭtoro Supernova 
KategorioKD-oj
Prezo 15.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDonneville, 2006 
EldonintoVinilkosmo 
Klarigoj13 pecoj de tre ellaborita rokmuziko.
Karakterizoj 54 min; kun tekstobroŝuro 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Roĝer Borĝes

Nova disko: Supernova!

Fonto: Blogo
Reta ligilo al la originalo: http://rogeriogrilo.spaces.live.com/blog/cns!B077C0E887063CC8!358.entry?_c=BlogPart
Aldonita de Roĝer Borĝes (2006-12-18)

Supernova estas freŝa rokbando el Brazilo, kiun anas Rogener Pavinski (voĉo kaj basgitaro), Ale Mancini (elektrogitaro) kaj Roĝer Borĝes (drumo kaj sintezilo).

La sono kelkfoje memorigas nin pri U2, Metallica, Paradise Lost aŭ Radiohead, kun vigla voĉo, frapaj gitaraj akordoj kaj elstara muzikproduktado. La debuta albumo, titolita samkiel la bando-nomo, estis registrita dum 3 jaroj en diversaj studioj de Eŭropo kaj Ameriko kaj finfine lanĉita en Oktobro 2006 de Vinilkosmo.

La unua laborkanto nomiĝas “Pasio en Katen’”, kanzono kiu malfermas la diskon kaj estas bona enkonduko al la muzikstilo de la grupo. Krom la 13 kantojn kiuj konsistas la albumon, la disko ankaŭ enhavas la unuan profesie faritan videoklipon en Esperanto, kaj pro tio jam fariĝas vera mejloŝtono en la historio de nia movado.

La disko aĉeteblas ankaŭ ĉe Vinilkosmo (www.vinilkosmo.com) kaj la videoklipo videblas ĉe la Farbskatol' (www.farbskatol.net).

 

Via opinio pri Supernova