Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Pajleroj kaj stoploj
Titolo Pajleroj kaj stoploj
Elektitaj prozaĵoj
 
Aŭtoro William Auld 
KategorioMiksita literaturo
Prezo 12.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 1997 
EldonintoUEA 
KlarigojKolekto de eseoj, rakontoj, prozaj tradukoj kaj recenzoj.
ISBN/ISSN9290170522 
Formato 6+342 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Kontribuo al kulturota kampo de Leopoldo Knoedt
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Harlow

Pajleroj kaj stoploj

Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/pajleroj.html
Aldonita de A. G. (2004-10-09)

Verŝajne ĉiu esperantisto-literaturamanto scias la nomon de William Auld, ĉefpoeto de nuna Esperantujo, kiu antaŭ du jaroj estis kandidatigita por la Literatura Nobelpremio. Kaj multaj konas lin ankaŭ kiel polemikiston, literaturhistoriiston, kaj tradukiston (ekz. la tri volumojn de La mastro de la ringoj de Tolkien). Antaŭ iom pli ol dek jaroj, oni kolektis ĉiujn liajn ĝistiamajn poemojn en unu dika volumo, En barko senpilota. Nun oni faris same por liaj aliloke nekolektitaj prozaĵoj. La rezulto estas Pajleroj kaj stoploj.

La libron oni kvarpartigas: oni povas elekti inter eseoj, rakontoj, tradukoj kaj librokulturo.

La eseoj ŝajne situas en du kategorioj: malnovaj, kiuj ne antaŭe meritis kolekton; kaj tiuj tro novaj por jam esti kolektitaj. Bonŝance, estas kelkaj en tiu lasta kategorio, kiuj ja meritas atenton, precipe kiam Auld montras sian talenton kiel literaturhistoriisto, kaj ne nur pri Esperanto (do, mi konfesas pri iom da antaŭjuĝo pri "Kvindekjara pilgrimo tra fantascienca universo" -- ankaŭ mi faras tian pilgrimon). Cetere leginda estas la longa "Prozaj tradukoj en Esperanto". Al mi plaĉis la antaŭlonga propono de Auld "Gaŭfo apud golfo" (kio cetere memorigas pri la Tolkiena uzo de skaŭto anstataŭ skolto antaŭ preskaŭ jarcento). "El mia kabineto: 1953-1955", kiu enhavas multajn mallongajn erojn, eble havas ion por plaĉi al ĉiu.

La rakontoj ĝenerale montras, ke Auld vere ne estas rakontisto. La sciencfikciaĵoj ("Familia rondo", "Tempo fuĝas") estas mallongaj kaj primitivaj; la hororetosaĵo "Terura nokto" estas sufiĉe sencela. Aliflanke, atenton meritas la alegoria "Ĉu li venis utopien?" kaj mi ŝatis la "Memoroj de hommanĝinto", kiu rakontas pri la maljunaĝaj rememoroj de konata literatura figuro el la 18a jarcento.

Pli allogaj estis la tradukoj, kiuj kovras larĝan gamon. Du verkintoj havas po du pecojn: William McIlvanney (du ĉapitroj el la krimromano Laidlaw, kiu ankoraŭ estas havebla de amazon.com.uk); kaj Neil Munro (du rakontoj el la aventuroj de la skota ŝipeto Vivoflagro). Amuza estas "Neniam plu lundon" de Eric Knight; sciencfikciemuloj ŝatos "Provizoreco" de Arthur C. Clarke kaj "La unua leĝo" de Isaac Asimov; al fantaziemuloj plaĉos du mallongaj ĉapitroj el "Jürgen" de James Branch Cabell. Inter kvar nefikciaj tradukoj, malelstaras (almenaŭ por mi) "Pri metriko" de Ezra Pound, kies poetika filozofio tre influis la verkadon de Auld.

Fine, oni kunmetis multajn malnovajn recenzojn, kiujn siatempe verkis Auld. Plej interesa estas eble la unua, "La enigmo pri Hamleto", kiu, post diskuto pri la literatura signifo de tiu konata teatraĵo, komparas la du Esperantajn tradukojn, tiun de Zamenhof kaj tiun de Newell. "Paduso forta kiel kverko", en kiu Auld recenzas Al abelujo ĝi flugas, poemaro de Juhan Liiv, traduke de Hilda Dresen, oni cetere legu kune kun la Auld-a nekrologo pri Dresen, kiun oni trovas en la esea parto. Interesa estas lia komparo inter la Waringhien-a traduko de la robajoj de Umar Kajjam kaj lia propra traduko de la Fitzgerald-a kajjamaĵo ("Umar kaj jam Gaston"). Oni legu sinsekve la recenzojn de "La floroj de l' malbono" de Baudelaire (samnoma recenzo) kaj "Kantoj kaj romancoj de Heinrich Heine" ("Hajno definitiva"), kiuj du estas (a) la du plej ampleksaj libroj, kiujn aperigis Stafeto sub Juan Régulo Pérez, kaj (b) tradukitaj kunlabore de Kalocsay kaj Waringhien.

La libro ĝenerale valoras la prezon. Mia sola plendo estas, ke en ĉiu parto oni ne elektis aperigi la pecojn laŭ ordo de aperdato; do la preskaŭ embarase primitiva "Terura Nokto", el 1948, aperas post pluraj pli lastatempaj kaj pli malnaivaj verkaĵoj. Estus eble pli interese vidi, en ĉiu parto, la evoluadon de la prozisto Auld.

 

Via opinio pri Pajleroj kaj stoploj