Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Trilingva landlim'
Titolo Trilingva landlim'
Frontera trilingüe / Trilingual Borderland
 
Aŭtoro Peter Browne 
KategorioPoezio originala
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroThaumiers, 2005 
EldonintoLa KancerKliniko 
KlarigojOriginalaj poemoj. Suplemento al "La Kancerkliniko".
ISBN/ISSN03985822 
Formato 32 paĝoj, 15 cm 
Karakterizoj Ilus; trilingva (E, hispana, angla) 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Poemkolekto nur parte sukcesa

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Naskiĝinte en Teksaso, Peter Browne (aŭ Petro Braŭn, 1957) parolas kaj verkas flue en la angla, en Esperanto kaj en la hispana, kiun li instruas universitate proksime de la uson-meksika landlimo. De li jam aperis en Esperanto la mem-eldonaj Amerika skizlibro (rakontaro, 1996) kaj Vagabonde (poemaro, 1998), kiujn mi ne konas; kompense mi tralegis tri poemlibrojn liajn en la hispana lingvo, kiujn antaŭ pluraj jaroj li donacis al mi (tia nia mondeto!), plus multajn el liaj poemoj aperintaj en diversaj revuoj, ĉefe en Fonto.
Ĉi-foje li prezentas 30-paĝan poemareton en la samaj tri lingvoj. Oni povus sin demandi ĉu temas pri tradukoj el unu el ili en la aliajn du, ĉu pri plurlingva verkado. La Esperantajn versiojn mi nomus tradukoj, ne nur ĉar almenaŭ duono el tiuj poemoj jam aperis en la menciitaj hispanlingvaj volumoj (de 1996-1997), sed ankaŭ ĉar la versoj en Esperanto sonas malpli flue kaj poezie ol tiuj en la hispana (pri la angla mi preferas ne juĝi). Ne nur kiel sonas versoj laŭvorte tradukitaj, sed ofte ankaŭ eĉ malpli precize, al kio kontribuas ekzemple la ne plu surpriza emo de Browne prefiksigi sufiksojn. Oni komparu la verson malgraŭ ties fika eg-petrolo kun la alilingvaj with all his bloody petroleum aŭ con todo su puto petróleo; solvo simila al kun sia tuta merda petrolo impresus pli trafe kaj nature.
Ĉi poemareto nur parte kaj supraĵe montras poeton atentinde latentan. Pli vasta kompilo de liaj esperantlingvaj poemoj (prefere post fundaj revizio kaj eĉ reverko) montrus pli diverse kaj intense la verkistan emon de Browne al i.a. pejzaĝoj kaj homoj translimaj; al senfinaj pratempoj kaj praspacoj; al la nuntempa usona politiko; al la (por gringo*) ekzota belo de certaj meksikaninoj...

*) Gringo – alnomo al fremduloj loĝantaj en la hispanida Ameriko; ĉefe aplikata al usonanoj.

 

Via opinio pri Trilingva landlim'