Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vivo kaj morto de Wiederboren
Titolo Vivo kaj morto de Wiederboren
 
AŭtoroAuld, Lorjak, Nemere, Rossetti, Schwartz, Szathmári k.a.
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 6.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroJekaterinburg, 1998 
EldonintoSezonoj 
Klarigoj12 originalaj humuraj kaj satiraj rakontoj.
Formato 80 paĝoj, 20 cm 
RecenzojVivo kaj morto de Wiederboren de Don Harlow
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Tro da vortoj de Håkan Lundberg
Mi rekomendas ĝin al ĉiu de Viktor Kudrjavcev
Aldonu

Atenton, "Vivo kaj morto de Wiederboren" ne estas havebla!


Recenzo de Sten Johansson

Bela bukedo

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/wiederborenrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Sezonoj eldonis antologieton el 12 originalaj noveloj de 12 esperantaj verkistoj, kun la celo prezenti allogan kaj facilan legaĵon al kursfinintoj. La libreto estas unua volumo de planata serio "Legu kaj lernu". Ĉiuj 12 noveloj estas antaŭe publikigitaj, kelkaj eĉ jam en aliaj antologioj. Dek el la aŭtoroj estas bone konataj, apartenante al diversaj epokoj de la esperanta literaturo. Por multaj legantoj tamen la du rusoj Parfentjev kaj Sapoĵnikov signifos plezuran konatiĝon kun novaj nomoj.

La ĝenerala impreso de la volumeto estas, ke la eldonisto Aleksander Korĵenkov sukcesis pri sia ambicio. La "12 humuraj kaj satiraj noveloj" grandparte estas perloj el nia novelarto. La plej multaj el ili estas lerte tajlitaj, legiĝas glate kaj plezure, estas verkitaj en neriproĉebla lingvaĵo kaj donas al la leganto - krom rideton aŭ foje eĉ ridon - ankaŭ iomete por pripensi. Jen noveloj, kiuj povas alporti al kursfininto allogan unuan renkontiĝon kun la esperanta literaturo, kaj al sperta esperantisto plezuran rekonatiĝon. Bela bukedo, mallonge dirite.

La elekto krome prezentas konvene grandan varion en diversaj manieroj. La rakonta teniko varias, de klasika kronikado ĉe Auld ĝis vigla dialogo ĉe Guglielminetti, Parfentjev kaj Sapoĵnikov, kun la taglibra formo de Sullivan kiel aparta kazo. La lingvaĵo varias, de facila ĉe Rossetti kaj Szilágyi ĝis iom pli komplika ĉe Lorjak kaj Szatmári. La evoluo de la eventoj povas esti facile sekvata, kiel ĉe Auld kaj Schwartz, aŭ iom pli sinua, kiel ĉe Lorjak kaj Valano. La noveloj de Schwartz kaj Guglielminetti estas ĉefe humuraj; tiuj de Nemere kaj Rossetti ĉefe satiraj, kaj tiuj de Sapoĵnikov kaj Szatmári eĉ iom absurdaj. La plej longa, tiu de Valano, ampleksas 18 paĝojn; la plej mallongaj - de Nemere kaj Szilágyi - po 2 paĝojn.

Kompreneble oni povus nomi aliajn verkistojn, kies verkoj same konvenus en ĉi tia antologio. Sed sur 80 paĝoj ne eblas postuli "kompletecon" aŭ "reprezentivecon". Tre bona estas la iniciato konatigi al la legantoj du talentulojn el relative juna generacio de rusoj. Volonte oni vidus pli multe el iliaj plumoj!

Post ĉiu verko estas notita la loko kaj jaro de pli frua aperigo. Bedaŭrinde en kelkaj kazoj mankas informo pri la unua aperigo.

Sume, rekomendinda volumeto!

Vivo kaj morto de Wiederboren. 12 humuraj kaj satiraj noveloj originale verkitaj en esperanto. De William Auld, Clelia Conterno Guglielminetti, Lorjak, István Nemere, Aleksandr Parfentjev, Reto Rossetti, Viktor Sapoĵnikov, Raymond Schwartz, James Herbert Sullivan, Sándor Szatmári, Ferenc Szilágyi, Johán Valano. Redaktis Aleksander Korĵenkov. Sezonoj, Jekaterinburg 1998. 80 paĝoj, vinktita.

 

Via opinio pri Vivo kaj morto de Wiederboren