Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Paneo kaj aliaj noveloj, La
Titolo Paneo kaj aliaj noveloj, La 
Aŭtoro Serĝo Elgo 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 13.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 1998 
EldonintoIEM 
KlarigojDek du rakontoj de la konata aŭtoro krimromana.
ISBN/ISSN3901752145 
Formato 159 paĝoj, 23 cm 
RecenzojBlanka leporo kaj ne nur de Nikolao Gudskov
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Paneo kaj aliaj noveloj, La" ne estas havebla!


Recenzo de Mateo McLauchlin

Recenzo

Fonto: Fonto, n-ro 227 novembro 1999
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/fo/panerec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Mi iom surpriziĝis kiam oni petis ke mi recenzu ĉi tiun libron, ne plej malmulte ĉar mi neniam faris ion tian antaŭe. Mi tradukis, novelis, poemis, sed neniam recenzis antaŭe. Sed kial ne! Novaj spertoj spicigas la vivon. Kaj fakte, se la bedaŭraj antaŭdiroj de miaj gepatroj veriĝos kaj mi malsatos pro tro malmulta enspezo el miaj poemoj, almenaŭ mi scios kiel verki legeblan recenzon, por pripagi la panon.

Kaj do fine venis ĉi tiu belkovrila volumo, La Paneo, de Serĝo Elgo, el IEM (Vieno). Kaj mi tralegis ĝin, ŝalte-malŝalte, dum preskaŭ monato, malgraŭ ĝia maldikeco. (Se mi senos je laboro kaj devos recenzi, mi ne kredas ke mi havos tian problemon.) Temas pri novelaro, ĉiu novelo okazanta en Francio; tie la samecoj ĉesas. Aŭ fakte ne - verdire ekzistas alia sameco: ĉiu novelo temas pri ia paneo - katastrofa fuŝiĝo de ia grava afero, aŭ eĉ de la realo mem.

La pli rutinaj noveloj inkluzivas "Elvira", "Fotobildoj", "Respegulaĵoj" kaj "Branĉofaskoj". Oni malfacile trovas priskribon por ili krom rutinaj, kvankam bone skribitaj kaj poluritaj. Ili kvar temas pri amo. Sciatas ke oni devas suferi por verki, kaj la solaj aferoj pri kiu ĉiu certe suferas estas amo kaj morto, kaj do skribistoj lavange faligas paperamasojn pri amo kaj morto.

Kaj jen la antaŭvidata, iom fona amaro. Ili ĉiuj temas pri iu kies amato malaperis iel, kaj kiu renkontas sian amiton post jararoj. En du kazoj (la lastaj du) li regajnas ŝin, kaj ili vivas feliĉe ĉiam poste. Tiuj du estas apenaŭ distingeblaj unu disde la alia, kvankam en la unua li ĉasas ŝin, kaj en la dua ŝi ĉasas lin (aŭ ĉu inverse?)

Tamen, la dua, "Fotobildoj", estas sufiĉe stranga historio pri naivulo kiun postamore priŝtelas iun "femme fatale". Li treege amas ŝin malgraŭ ĉio, eĉ edziĝanta kun ŝi kiam ŝi estas en prizono pro tiu ŝtelo mem. Temas pri acida komento pri la blindeco kiun Kupido transdonas al siaj pafitoj. La unua estas eĉ pli interesa, kaj iom pli kortuŝa; temas pri junulino en kafejo kiun vidas olduleto; koincide ŝi aspektas ekzakte samkiel lia amito (sed ne aminto), ŝia mortinta avino. Ĝi esploras la sentojn en la koro de tiu povra oldulo vidalvide al la modemulino, kaj kian senton ŝi eĉ havas por li.

Alia genro, en kiu la aŭtoro faras gratulindan laboron, estas tiu de suspenso. En tiu li same havas kvar: "Murdisto?", "La tapiŝo", "Raul" kaj "La blanka leporo". Ili malpli intersimilas ol la amrakontoj. "Murdisto?" estas la taglibro de homo kiu freneziĝas ĉar li kredas ke li murdis knabinon telepatie; tre same estas "Raul", kiu kredas ke li povas murdi per rigardi foton. Tamen, la rakontoj estas tre intermalsamaj. "La tapiŝo" estas standarda suspensnovelo, pri t.n. politika malaperinto kiu vekiĝas en kuprominejo kaj devas eliri tra la maŝinoj, sen pistiĝi en ili. "La blanka leporo" estas stranga rakonto pri ĉasistoj kiuj unu post unu malaperas. En la suspensnoveloj la aŭtoro tre bone kaptas la atenton de la leganto, ne lasonte ĝin ĝis la fino kaj eble eĉ ne tiam.

Li unufoje interesiĝas pri sciencfikcio, en nekutima verko "Sub la ruĝa ĉielo". Ĝi apenaŭ estas novelo, sed spekulacio pri la media estonteco de la tero, rakontita kiel novelo samkiel Galileo verkis sciencaĵojn en formo de dialogoj. La unua enhavaĵo de la libro, ĝi donas malkvietigan vidon de la tera estonteco, sed trompas la leganto pri la stilo de la ceteraj verkoj, kies stilo estas tute malsama.

Finfine estas la plej eksterordinaraj noveloj en ĉi novelaro, "Dimanĉa trajno" kaj "La paneo". Ili temas pri tuta fuŝo de kutima realo, en kiun la protagonisto kaptiĝas kaj el kiu li konfuziĝante kaj senesperiĝante baraktas. Ili defias simplan resumon.

La aŭtoro spertas kelkajn tordaĵojn pri stilo: li foje emas je nePIVaj vortoj (alies, sob, morgo k.s.), kiuj eble malplaĉos al kelkaj. Same li havas ĝenetan maniero subite ŝanĝi el pasea al prezenca tempo. Sed tion li pardonigas per la spritaĵoj kiuj aspergiĝas en la teksto. En "Elvira", ekzemple: "Hodiaŭ la gejunuloj geamas, gevivas... gelitas..." Ofte li trafas tiel bonajn esprimmanierojn.

Kaj la noveloj mem, kvankam diverstemaj je la unua travido, puzlopece interklakadas en la menso, kaj fine viciĝas, ligitaj per la temo de paneo. Kaj finfine, la suspensaĵa etoso iom koloras la amaĵojn, kaj inverse... Tiu sinsekva interligo inter noveloj pri malsamaj aferoj, tiu respegulo de paralelaj siluetoj inter amrakonto kaj suspensaĵo, estas la vera kvalito de ĉi tiu legindaĵo.

 

Via opinio pri Paneo kaj aliaj noveloj, La