Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Virusoj
Titolo Virusoj
Kvar teatraĵetoj
 
Aŭtoro Gilbert R. Ledon 
KategorioTeatraĵoj
Prezo 3.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaros.l., 1999 
EldonintoGilbert R. Ledon 
KlarigojPri "grandaj virusoj kiuj plagas nian socion".
Formato 64 paĝoj, 21 cm 
RecenzojVivas virusoj — sed ne en la teatro de Paul GUBBINS
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Zofia Banet-Fornalowa

Virusoj

Fonto: Heroldo de Esperanto, n-ro 4-5 (1983-84), 26 mar 2000, p. 3
Reta ligilo al la originalo: http://literaturo.esperanto.net/dram/libr/virusrec.html
Aldonita de Fernando Maia Jr. (2021-02-22)

Virusoj: de Gilbert R. Ledon, eldono de la aŭtoro, 1999

Belaspekta, rozkolora kovrilo de 50-paĝa libreto enhavas kvar teatraĵojn, tute ne rozkolorajn, laŭ la enhavo. Laŭvice iliaj titoloj: La paranojulo, Viktimoj, Niaj patriotoj, Ĉe burokratejo. La titoloj anoncas la soci-politikan enhavon.

G. Ledon verkis la teatraĵojn en 1955, do antaŭ 45 jaroj. Per ili li entute debutis en E-literaturo kaj kiel li sincere konfesas, lia peno ne trovis favoron ĉe la konata SAT-aktivulo, samtempe sperta verkisto, Norbert Bartelmes, kiu ĝenerale dirite ne trovis la teatraĵojn maturaj. La novulo en literaturo tiukaŭze rezignis pri publikigo. Feliĉe, kiel poste montriĝis, li ne rezignis pri daŭra verkado.

En 1999, post riĉaj vivspertoj, jam kiel rekonata aŭtoro de kelkaj valoraj socipolitikaj libroj, li revenis al ĉi-unua, kiu formis kvazaŭ radikojn de lia posta verkado. Tute prave, ĉar en tiuj teatraĵoj evidentiĝis lia granda sentemo pri sociaj aferoj, lia senkompromisemo rilate senmaskigon de kapitalismo kaj de ĉiuj formoj de ekspluatemo, sendepende sub kiu ŝildo ĝi okazas.

En La paranojulo, teatraĵeto kun tri roluloj, la aŭtoro tuŝas, kun bona kono de la fenomeno, nekuraceblan malsanon kia estas la paranojo. La kaŭzo ĉi-foje estas heredaĵo de praavo-alkoholulo, profundigita per militaj traŭmoj de la heroo. Tre pozitive estas skizita lia kunulino, celanta almenaŭ parte forŝiri sian edzon de tiu senespera stato. La drameco estas fortigita per ĉeesto de infano, kiu devas alkonformiĝi al terura situacio reganta en la familio. Aŭtenteco de vilaĝana medio aldone konvinkas.

En Viktimoj, ankaŭ por tri roluloj, la aŭtoro akre kaj sarkasme skizas negativajn heroojn. La patrino, malsana je kancero, krom nekuracebla malsano estas viktimo de sia ekstrema egoismo. Ŝia filo – viktimo de konvenaĵoj de sia socia klaso kaj senracia filozofiado, kaj la servistino – viktimo de ambaŭ kaj pli ĝenerale de viruso, kiu generas socion, senracian, plenan de maljusto. Ĝuste, pere de ŝia rezonado – plendo de aŭtoro, kontestas tiun senesperigan mondon.

La tria teatraĵo titolita Niaj patriotoj prezentas personojn kun multe dirantaj nomoj: Flago, Atuto kaj Barbulo. La intrigo disvolviĝas en moderna laborejo. La ulo nomita Flago montras naciismon, eĉ rasismon prezentitan per ekstrema demagogio. Atuto nur... cinikan karierismon fontantan de monavido, kaj ankaŭ strebo regi. Ambaŭ prezentas du flankojn de danĝera viruso, kiu ronĝas la socion.

La tria, ne hazarde nomita Barbulo, sobre analizas la frenezan, maljustan soci-ordon, strebante por socio pli racia, pli amika al la homoj tutmonde. Ŝajnas, ke ĝuste kun tiu idealisto, en plej bona senco, la aŭtoro sin pleje identigas.

En la lasta Ĉe la burokratejo oni renkontas: Oficiston, Proleton kaj Kapitaliston. Ĝia temo estas sovaĝa, senskrupula kapitalisma sistemo, kie blinda burokrateco plene kongruas al malhumana ekspluatemo. En ĝi oni ne povas kalkuli pri ajna justo. La fina monologo de la proleto direktita al la hipokrita, tute senkora burokrato vere kortuŝas.

La prezentitaj personoj estas bone skizitaj kaj do konvinkaj. La samon oni povas diri ankaŭ pri la situacioj, en kiuj la intrigoj disvolviĝas, kaj ĉar ili rilatas diversajn mediojn, oni ricevas vastan spektron de la socio. Pri la konstruo de teatraĵoj oni povas diri, ke la monologoj de la pozitivaj herooj estas eble tro prelegecaj, sed ja la teatraĵoj traktas strikte politikajn temojn kaj la aŭtoro celis per ili transdoni gravan socian mesaĝon. Ŝajnas, ke se li nun verkus ĉi-temajn teatraĵojn, ankaŭ la esprimoj estus kelkloke iom aliaj. Sed li decidis publikigi la verketon senŝanĝe, kio ŝajnas al mi de la historia vidpunkto valora.

Kaj kvankam dum preskaŭ duono de jarcento de kiam Virusoj estis skribitaj multo ŝanĝiĝis, okazis signifa civiliza progreso, oni akiris la stelojn, la grandparto de la homaro daŭre suferas pro, verŝajne neniam ĝisfine kuraceblaj virusoj.

Gilbert Ledon estas infektita per pozitivaj verdaj bakterioj (tiel kutimas nomi esperantismon la konata esperantisto – profesia bakteriologo – Isaj Dratwer). Tiukaŭze li per sia poresperanta aktivado, publicista kaj verkista laboro provas kontraŭstariĝi al virusoj, neakcepteblaj de ĉiu socie sentema homo.

Valoras konatiĝi kun la teatraĵoj de li verkitaj, en priparolata volumeto. Ili fundamentis lian postan, idee konsekvencan verkadon.

La teatraĵoj pensigas kaj kortuŝas kaj kiel dirite bedaŭrinde aktualas. Ili taŭgas por enscenigado. Eble pleje per modernaj formoj kiel ekz. ĉetablaj kaj radiaj prezentoj. Ili ne servas por amuzi la spektantojn, aŭskultantojn. Ilia celo estas sentigi pri aferoj esencaj por ni, homoj, ĉu pluraj elinter ni ŝatas enprofundiĝi en tion kio efektive okazas ĉirkaŭ ni...

 

Via opinio pri Virusoj