Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Australia Felix
Titolo Australia Felix
Noveloj
 
Aŭtoro Trevor Steele 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 12.90 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 1999 
EldonintoIEM 
KlarigojNoveloj el la ĵusa pasinteco kaj nuno de Aŭstralio.
ISBN/ISSN3901752153 
Formato 132 paĝoj, 23 cm 
RecenzojEL LIA ORA PLUMO de Antonio VALÉN
Ne ĉiam feliĉa de Girvan McKay
Luksaĵo por la E-literaturo de Miguel Fernández
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Cho Sung Ho

Australia Felix

Fonto: Monate kaj Kontakte
Aldonita de Cho Sung Ho (2023-10-21)

Trevor Steele apartenas al la panteono de verkistoj de nia literaturo, sed tre hontinde neniu el liaj verkoj okupis spacon sur mia breto ĝis antaŭ nelonge, kiam Australia Felix atingis min kun aliaj libroj el UEA-libroservo.
La libro konsistas el dek unu noveloj, el kiuj Por savi nigran animon okupas preskaŭ duonon de tutaj paĝoj, kio sugestas, ke ĝi rolu kiel protagonisto de la rakontaro. En la novelo Claude Wood, blankula misiisto, provas klerigi aborigenan virinon Gloria kaj tiel enkonduki ŝin en “civilizitan” mondon. Dum sia manovrado li kontaktiĝas kun miksrasa, edukita junulo Chad, sed li ne nur malsukcesas envolvi tiun en sian planon, sed eĉ falas en danĝeron mem kleriĝi de Chad. La rakonto sprite admonas, ke la aferoj justaj laŭ okuloj de blankuloj ne nepre estas tiaj el la vidpunkto de aborigenoj. La lasta parto de la novelo implicas, ke ĝi estas bazita sur nefikcio, kio des pli impresis min. La aŭtoro aludas konsekvence tra sia verkaro pri la harmonia kunfarto inter enmigrintaj eŭropanoj kaj aborigenaj praloĝantoj. Tiu koncepto estas lerte prezentita ankaŭ en Samuel Birrubali Rossiter, La Koroboria Vespermanĝo kaj Inter novaj amikoj en la sama libro, kaj en lia lastatempa novelo Novaj horizontoj publikigita en Literatura Foiro. Aliaj noveloj de la kolekto rakontas adoleskajn aventurojn, kiuj dum la legado bonhumorige tempoveturigis min al mia knabaĝo. Knaboj estas knabecaj ie ajn en la mondo.
La verko estas plenplena de naturmaniere kunmetitaj vortoj, kiel “vipolanga”, “ĵetfermiĝi”, “penvalori”, “nervoŝire”, “troope”, “glitkaresi”, “ripetfoje” kaj nekalkuleble multaj aliaj. Sed pli fascinis min retorikaĵoj kiel “La timo ekmalflusis”, “Ŝiaj okuloj mesaĝis”, “La agrabla rideto perfidis nur nuanceton de ironio”, “Li okule balais” kaj tiel plu. Ili donacis eĉ al banalaj aferoj vervecon kaj tiel altvalorigis beletrecon de la libro. Ĉiun el ili mi substrekis kaj tralernos antaŭ ol mi mem provos fari verkaĵon. Imiti estas ja utila maniero por ion krei.
Per la libro mi povis iom alproksimiĝi al lando, pri kiu mi antaŭe havis nur supraĵajn informojn, ekzemple kiel landon de kanguruoj kaj oponanton de futbalo. Esperanto do provizis min per unika ŝanco enrigardi en la animon de homoj ne tiel familiaraj al mi.

 

Via opinio pri Australia Felix