Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Mia fenestro alĉiela
Titolo Mia fenestro alĉiela
Elektitaj poemoj
 
Aŭtoro László Ötvös 
KategorioPoezio tradukita
Prezo 3.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDebrecen, 2000 
EldonintoE-Societo 
KlarigojCento da poemoj de pastoro-poeto.
Tradukisto, lingvoT. Papp / El la hungara
ISBN/ISSN9630397803 
Formato 53 paĝoj, 21 cm 
RecenzojFenestroj sur la hungaran poezion de Peter Browne
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Kien la fenestro?

Fonto: Literatura Foiro, n-ro 190, aprilo 2001, p.105-106.
Aldonita de Valentin Melnikov (2012-08-23)

Emerita teologo László Ötvös kaj Debrecena Esperanto-Societo transdonis al vasta E-amikaro de la poezio la broŝuron Mia fenestro alĉiela. La aŭtoro, kiel tion ofte faras mallertaj poetoj, preface edifas, kiamaniere poezio naskiĝas en lia sentiva animo, ke ankaŭ leganto partoprenas en la krea procezo – li do rekreu ordon kaj malligu nodojn... kaj certe pardonu kaj ne rimarku evidentajn misojn kaj stumblojn, ĉu? Ĉiele ŝvebanta animo ne povas okupiĝi pri tera poezitekniko... kaj la preseraroj surfone de ĉio alia eĉ ne menciindas.
Tamen eble la poeto riĉigas nin per sentoj kaj travivaĵoj, montras sian individuecon, diras ion neniam antaŭe diritan? Ho ve! Ĝisnaŭze tedintaj citaĵoj el la Biblio kaj rerakonto de ties legendoj, hipokritaj vortoj pri “ĉiopova” amo, okulfrape falsa “humanismo” (nur por samnacianoj kaj religiŝatantoj!)... Neniu propra penso, neniu ero, kiu ne estus jam multfoje eldirita antaŭ jarcentoj. Neniaj temoj krom religio kaj plumpaj moralaĵoj.
Neeviteble rememoriĝas la klasika: Vi staras pale ĉe katedro / kaj fablojn knedas / pri dio, kristo, sankta petro; / ĉu do vi kredas, / ke homajn korojn tuŝas trafe / viaj vortpafoj?.. (la finon scias ĉiu poeziŝatanto).
Jen tipaj ekzemploj (mi citas la tutajn):

VULPO KAJ KOLOMBO
Pri ruzeco de l’ vulpo
neniu hezitas...
Blankon de la kolombo
nur blindul’ ne vidas...

LIA NOMO GRANDA
Frumatene hirund-pepon
en la preĝejeto mi ekaŭdas.
Ĝojesprime ili kantas,
ili ĉiuj la Dion laŭdas.

PROKSIME AL LA POPOLPOEZIO
...
Kiu mizerigas
sian kunfraton,
li same ricevos
sian bastonbaton!

– nu, tiaj versaĵoj povus impresi kvinjaran infanon antaŭ tricent jaroj (kvankam eĉ tio dubeblas), sed nun...
Plie mi menciu nur titolojn: Pri l’ vivo eterna; Obeemo kiel nutraĵo; Ĉielarkluma psalmo (kara leganto, ĉu vi tuj sukcesis prononci la adjektivon?); Dankemo pro dankemo... Oni eble povus rekomendi la libreton al mense handikapitaj infanoj, sed eĉ tiakaze ĝi malfruis je jarcentoj.
Ke la verskolekto aspektu pli impone, la tradukinto/eldonisto fine aldonis kvar “recenzojn”, ekzalte laŭdegajn, subskribitajn per absolute nekonataj nomoj. Por pritaksi la kompetentecon de tiuj personoj, gustumu nur unu frazon: La neĝblank-ĉemiza stelo konjektigas apertecon de popolproksimo...
Je apero de mia poemaro (eble la sola versaĵo en la broŝuro, kiu pli-malpli rajtas aparteni al poezio) la aŭtoro skribas:
Jen mi similas nun tute
al patrino, kiu vidas
sian filon la plej bela,
kiun lentugoj sursidas.
Tamen la sobraj najbaroj klare vidas ke la filo estas kripla kaj, ve, nekuracebla... Aperon de tia libro oni povus pardoni en iu eta fora lando, tute ne havanta literaturajn tradiciojn en Esperanto. Sed en Hungario, kie tiuj tradicioj estas eble la plej fortaj, eldoni tiaĵojn simple ne decas.

 

Via opinio pri Mia fenestro alĉiela