Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Serĉu mian sonĝon
Titolo Serĉu mian sonĝon
Romano
 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo Nehavebla
Eldonloko, jaroBudapest, 1987 
EldonintoHEA 
KlarigojJuna geedza paro malkovras, ke ĝi amikas kun teroristo.
ISBN/ISSN963571816 
Formato 171 paĝoj, 20 cm 
RecenzojKiu serĉas — tiu nepre trovos de Valentin Melnikov
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Dilemo kun tuberoj de Sten Johansson
Aldonu

Atenton, "Serĉu mian sonĝon" ne estas havebla!


Recenzo de Don Harlow

Serĉu mian sonĝon

Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/sercxu_mian_songxon.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Gabor kaj Lilla estas du junaj gehungaroj, kiuj ekskursas al Venecio por ia antaŭnupta mielmonato. Tien ekskursas, tute hazarde, ankaŭ juna Diran Sargis, kiu antaŭ jaroj konatiĝis kun Gabor en la urbo Erzerum, en Turkio. La gejunuloj hazarde renkontiĝas sur strato, kaj dum la postaj du tagoj ili kune vidas la urbon. Sed inter ili estas ia nedifinebla muro. Por Gabor kaj Lilla, ankoraŭ naivaj, la historio estas interesa flankokupo, kiu provizas ian fonon por ilia floranta amo; por Diran, la historio estas vivanta ŝarĝo sur la dorso de lia popolo -- la armenoj -- kaj li venis al Venecio, koincide kun baldaŭa trapaso de la Prezidento de Turkio, por alidirektigi ĝin.

Mi listigus ĉi tiun libron inter la sukcesaj romanoj de Nemere, ĉar li sukcesas en sia ŝajna intenco -- kontrasti la sintenojn kaj konduton de ĉiutagaj civitanoj de la homogena Okcidento -- en kiu troviĝas Hungario, almenaŭ kulture -- kontraŭ la ankoraŭ vivpelantaj problemoj de multaj naciaj malplimultoj tra la mondo. Gabor kaj Lilla povus esti kiu ajn el ni, kaj Diran parolas ne nur por la armenoj, sed ankaŭ por la usonaj kaj aŭstraliaj indiĝenoj, la nigruloj de Suda Afriko, la kimroj kaj bretonoj kaj tibetanoj, la judoj en Palestino en 1947 aŭ la palestinanoj mem en 1987 -- ĉiuj, kiuj frontas kaj, kiel Diran, devas fine fali antaŭ la senkompata progreso de la okcidenta kultura koloso.

La takto de la libro estas bona, kaj -- kiel jam dirite -- la celo estas pripensinda. Sed ankaŭ grava estas la etoso, en kiu la agado evoluas. Nome, Nemere tiel bone priskribas Venecion -- urbon, kiun li verŝajne amas -- ke ĝi kvazaŭ viviĝas antaŭ niaj legantaj okuloj. Eĉ la historion de Venecio, ekde ĝia fondiĝo en la tempo de tiu ŝajna prahungaro Attila, li enplektas en la romanon.

Entute, ĉi tiu libro estas unu el la plej legindaj Nemere-aĵoj.

(Sekreta komunikaĵo #1 por la Hungara Esperanto-Asocio: Se vi ne komencos legi viajn presprovaĵojn kaj forigi tiujn damnindajn koboldaĵojn, vian presejon atakos kaj detruos la Armeo Liberiga Esperantista! Nemere, Lorjak, Wacha kaj aliaj certe meritas pli bonan prezenton ol vi proponas.)

 

Via opinio pri Serĉu mian sonĝon