Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › De tajgo al minaretoj
Titolo De tajgo al minaretoj
 
Aŭtoro Jadwiga Gibczyńska 
KategorioTeatraĵoj
Prezo 3.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2000 
EldonintoUEA 
KlarigojMonodramo laŭ taglibreto de Ada Fighiera-Sikorska.
ISBN/ISSN9290170700 
Formato 18 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Rejna de Jong

Taglibro sur scenejo

Fonto: Esperanto, 2000
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/tajgminrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Jadwiga Gibczyńska ekhavis la bonan ideon verki monodramon laŭ la ĉi-supre menciita libreto. La militaj travivaĵoj de Ada Sikorska-Fighiera ja estas ne nur interesaj, sed samtempe ili rememorigas tre meritplenan samideaninon.

Komence la aktorino alparolas la publikon kaj montras la taglibreton de Ada. Poste ŝi prezentas sin kiel la onklinon Helena Terlecka, al kiu Ada kiel 11-jarulino skribis leterojn el siaj ekzillokoj. Helena aŭ "onjo Lunja" -- la karesnomo de Ada por ŝi -- rakontas pri la najbara Sikorski-familio, pri la deportado de la patro, la generalo Sikorski, de kiu ili post 1940 ne plu ricevis leterojn.

Venis la tago kiam ankaŭ Ada kun la patrino, la avino kaj fratineto ekziliĝis.

Jadwiga nun legas fragmentojn el la leteroj de Ada, kiuj formas la ĉefaĵon de la monodramo. Tamen inter ili la "onklino" komentarias, eksplikas.

Tiel estiĝas sufiĉe da vario por teni la atenton de sendube entuziasma publiko.

 

Via opinio pri De tajgo al minaretoj