Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Familio Zamenhof, La
Titolo Familio Zamenhof, La
 
Aŭtoro Zofia Banet-Fornalowa 
KategorioBiografiaj / Zamenhof
Prezo 27.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Chaux-de-Fonds, 2011 (2a eld) 
EldonintoLF-koop 
KlarigojDetala prezento - rezulto de plurjara esploro - pri la familianoj de L. L. Zamenhof, samtempaj kaj postaj al li.
Tradukisto, lingvoI. Ertl / El la latina
ISBN/ISSN3906595234 
Formato 265 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Kun fotoj, mapoj, genealogia arbo 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Harold Brown

Ne nur pri Ludoviko

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2001. №12 (86)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-famzam.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-16)

La familio de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la homoj plej proksimaj al li, tiuj kiuj kreis la medion en kiu li vivis kaj laboris: pri tio temas en ĉi tiu ĝisfunda kaj longe atendita studo. Ni sekvas iliajn vivojn de la komencoj al la — por kelkaj tragikaj — finoj.

La libro ampleksas 15 biografiojn, ĉiu plenplena de personoj kaj eventoj, faktoj kaj datoj. Krom tio la aŭtorino provizas informojn pri pli ol 20 posteuloj de la familianoj. Ĉiu biografio enhavas fotografaĵon.

Jen Marko Zamenhof, la patro de Ludoviko, pedagogo, lingvisto, historiisto, klera liberulo kaj pensulo. “... kvieta, evitas konfliktojn, singardema en ĉiuj siaj vortoj... Viro ne altkreska, rekta kiel palmtrunko, kun alta frunto, ovala kapo, grandaj okuloj kaj blankaj okulvitroj... Homo laboranta kaj talenta, honesta kaj disciplinita”, kaj homo, pri kiu oni rajtas diri, ke li ne ricevas de la historio la renomon, kiun li meritas. Estis fakte li, kiu kuraĝigis Ludovikon pri lia lingva projekto kaj saĝe persvadis lin prokrasti la publikigon de ĝi, ĝis ĝi estis ĝisfunde provita en la praktiko. (Granda novaĵo por mi estas ke la anekdoto pri la bruligo de la manuskripto, kiu iom nigrigis la reputacion de Marko, restas nenio pli ol onidiro.)

Jen Adamo, filo de Ludoviko, unu el la unuaj kiuj faris operacion pri la retino kaj kontraŭ glaŭkomo. Jen Leono, frato de Ludoviko, elstara laringologo, kiu paralele al la longa kuracista kariero (kiu inkludis la periodon en la rusa armeo dum la rusa-japana milito) profunde engaĝiĝis en la Esperanto-movado. Jen Felikso, Henriko, Aleksandro, Augusta, Fania kaj Ida, fratoj kaj fratinoj de Ludoviko, kaj iliaj infanoj.

Ni sekvas la vivojn, karierojn kaj esperojn de la 15 personoj, kiuj aperas antaŭ ni vivantaj sur la paĝoj de tiu libro. Ni vidas ilin kadre de la socio, en kiu ili vivis. Samtempe ni ricevas bildon de kelkaj sociaj tavoloj de Pollando dum cent jaroj. Aldone ni informiĝas pri la kontribuo al Esperanto de la malpli konataj membroj de la familio.

Banet-Fornalowa verkas per stilo rekta kaj eleganta. Ĉiu biografio legeblas preskaŭ kiel biografia novelo. Multe de la materialo en ĝi neniam antaŭe publikiĝis. La teksto baziĝas sur grandega kaj profunda esplorlaboro. La aŭtorino evitas hagiografion, kaj estas ŝia avantaĝo ke ŝi posedas la polan lingvon kaj kapablas senpere uzi siajn fontojn. La fonto de ĉiu fakto estas klare montrata. Se aserto estas konjekta, ŝi indikas tion.

Por ni, kiuj uzas Esperanton, la vorto “Zamenhof” posedas specialan resonon. Dum cent jaroj ĉi tiu vorto estas en la fokuso de la diskuto pri Esperanto. Esperanto kaj Zamenhof fariĝis preskaŭ sinonimoj, sekve “Zamenhof” signifas iom pli ol nura nomo en historiaj libroj.

Kiel diris Giorgio Silfer en sia postparolo, tiu nomo estas ponto al ni de la pasinteco. La pasinteco, kies distancon de ni oni ne povas mezuri per jaroj, ĉar ĝi estas ankoraŭ ekzistanta forto sub kies influo ni vivas aktuale, kaj sub kiu niaj infanoj vivos.

Oni ja povas aserti, ke Esperanto estas ilo kaj nenio plu, tamen restas la fakto ke Esperanto estas neapartigebla de la nomo Zamenhof, kaj tial la sorto de la familio Zamenhof havas por ni signifon. Tiu sorto kondukas nin rekte en la plej teruran kaj malhoman manifestaĵon de la politika katastrofo de la dudeka jarcento en Eŭropo.

Jam nur kelkajn tagojn post la nazia invado al Pollando en septembro 1939 Adamo Zamenhof estis arestita kaj en januaro 1940 mortpafita. Sofio kaj Lidja, filinoj de Zamenhof, kaj Ida, lia fratino, estis gasumitaj en Treblinka en 1942, Wanda, la edzino de Adamo kaj ŝia filo, mirakle eskapis lastmomente kaj supervivis la militon kaŝite sub falsaj nomoj. Se Zamenhof mem vivus en tiu tempo, ankaŭ li estus murdita.

Oni sendas milionojn da vortoj en Esperanto en la mondo ĉiutage sen pensi pri tiuj eventoj. Ni simple uzas la lingvon sen multe cerbumi pri ĝi. Supozeble Zamenhof mem dezirus, ke tiel estu. Sed la Historio havis kaj havas aliajn planojn. Stalin, Hitler, Maŭ kaj Pol Pot supozis, ke ili rajtas murdi milionojn, ĉar neniu memorus tiujn agojn post dudek jaroj, kaj ke la Historio forviŝos la memoron pri iliaj krimoj. Konscio pri tio malhelpas malfortiĝi al niaj moralaj sentoj. Emfazo de la homaj rajtoj kaj protestoj kontraŭ malhomeco estas averto-signalo al tiuj, kiuj volus okupiĝi pri grandiozaj utopiaj projektoj. Ĉu ne tio estas la esenco de la interna ideo?

Konatiĝo kun la familio Zamenhof memorigas nin pri tiu interna ideo kaj iomete pliproksimigas nin al ĝi.

 

Opinioj pri Familio Zamenhof, La

Bernardo (2010-03-13):
Komenciĝas malbone, de paĝo al paĝo virtuoze fariĝas pli kaj pli granda ĉagrenaĵo ĝis kiam ni senspire miras pri la publika intelekta memmortigo de la aŭtorino: [trifoje w].ipernity.com/blog/37943/124549


Via opinio pri Familio Zamenhof, La