Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Profeto el Pedras, La
Titolo Profeto el Pedras, La
Romano
 
Aŭtoro Gersi Alfredo Bays 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 14.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2000 
EldonintoFonto 
KlarigojTravivaĵoj de juda fuĝanto antaŭ sesdeko da jaroj en brazila urbeto landinterna, kun varia portretaro de ties loĝantoj.
Formato 237 paĝoj, 21 cm 
RecenzojNova verktalentulo de Donald Broadribb
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Pli ol recenzo de Gilbert Ledon
Verva rakonto debuta de Sten Johansson
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Akceptebla romano

Fonto: Esperanto, n-ro 1136 / majo 2001
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/pedrasrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-09)

Gersi Alfredo Bays estas konata kaj admirata eldonisto, al kies marko Fonto oni danku la aperigon de majstroverkoj kiel Sed nur fragmento de Trevor Steele aŭ Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez. Li patras ankaŭ la samnoman Fonto, nome la kvalite kaj kvante plej gravan sendependan kaj sencenzuran literaturan revuon nuntempe eldonatan. Kaj ĉi-jare oni elektis lin akademiano, sendube pro ĉi meritoj.

Sed li ankaŭ verkas. Romanon! Fakte kolekton de ĉapitroj, de epizodoj ( 1934-1936) el la vivo de viro nomata "(la) Profeto" pro sia barbuleco, persekutata ĉar judo kaj do eterne migranta, fuĝinta al Pedras, ie en la profunda land-interno de Brazilo. En tiu urbeto kun loĝantoj ĉefe italidaj kaj germanidaj Profeto rekonstruas, ankaŭ fizike, sian vivon, kaj iel iĝas spirita gvidanto de la tuta komunumo, cetere en akompano de du virinoj aparte plaĉaj.

La stilo estas flua, facile legebla kaj digestebla. Same kiel Löwenstein en La ŝtona urbo, ankaŭ Bays uzas t.n. neologismojn laŭbezone (t.e. laŭplaĉe), sed ĉu pro tio oni ne aĉetu kaj legu ĉi tiajn romanojn? Lia Esperanto legiĝas pli natura ol tiu de M. de Seabra, tamen malpli ambicia kaj plezurdona ol tiu de la superba Steele. El verkista vidpunkto Bays montriĝas stile kaj fabule* amatora kompare kun Steele, Seabra aŭ Löwenstein. El kie fontas, ekzemple, la karismo de Profeto, taŭtologie sukcesa guruo? Nescieble. La urbo Pedras mem multrilate memorigas pri Macondo en Cent jaroj da soleco, sed ĝia portreto restas supraĵa, skiza, senmagia. Simile efikas amaseto da makgufinoj *, kiel la nekredebla epizodo pri kanonado senkugla aŭ, plej obscene, la gofera aŭ flogistona lifto portanta al lia senzorgejo.

EI la temoj elstaras sekso kaj religio, ero komuna kun la romanoj de Piĉ, kun Adolesko de Vaha aŭ Fianĉo de l' sorto de Rosbach. Tra la tuta romano laika moralo kontrastas kun pastra hipokrito, tiel ke ĝenerale dominas tono videble anti-eklezia kaj anti-klerika. Ĉiel ajn plurfoje la seksaj scenoj impresas iom pornetaj, preskaŭ vuajerismaj.

Pli ol bona, mi nomus ĉi romanon akceptebla. Kio, en Esperantujo, egalas komplimenton.

 

Via opinio pri Profeto el Pedras, La