Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Johano la Brava - Bildrakonto
Titolo Johano la Brava - Bildrakonto
 
Aŭtoro Sándor Petőfi 
KategorioBildrakontoj
Prezo 22.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 2001 
EldonintoKAL-ĈI Dokumentaro 
KlarigojReprodukto de 12-peca arta poŝtkart-serio resumanta hungaran poemfabelon.
KontribuantojBildoj laŭ la freskoj de Béla Sándor. Proza teksto de Ada Csiszár 
Tradukisto, lingvoK. Kalocsay / El la hungara
Formato 37 paĝoj, 16x22,5 cm 
Karakterizoj Kolorilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ada CSISZAR

JOHANO LA BRAVA SUR POŜTKARTOJ

Fonto: A. Cs.: OMAĜE... 3-a vol.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-05-21)

La bildrakonto JOHANO LA BRAVA estas adaptaĵo de la samtitola popola poemfabelo de Sandor Petofi (1823-1849).

Janĉi Kukorica, trovita infano, ŝafgardisto de riĉa farmulo kaj la orfino Ilonjo enamiĝis reciproke.Tamen ili disiĝas, ĉar Janĉi devas fuĝi de la kruela mastro. Li ekiras vojon migran. Dum la vagabondado li kuraĝe alfrontas gravajn danĝerojn: ekstermas murdrabistan bandon, murdas la reĝon de Gigantio, kaj la subulojn starigas en sian servon. Kun hungaraj soldatoj li helpas al la francoj venki la turkojn, kiuj rabas, murdadas en la lando. Janĉi savas la reĝidinon el la brakoj de la paŝa-filo. De la dankema franca reĝo li ricevas grandsakan oron kaj nobelan titolon kun la nomo "JOHANO LA BRAVA". Hejmenŝipiĝante pro mara uragano perdiĝas lia trezoro. Li ekscias ke la kruela stifpatrino morpelis Iljon. Johano denove ekiris al la vasta mondo. Fine li alvenas en Feolandon, kie li revekas el la morta dormo sian Iljon. La geamanoj en porciama feliĉo vivas en la bela fabel-lando.

Ĉi tiun bildrakonton eble estus pli konvena nomi albumo, ĉar ĝi iom diferencas de la bildrakontoj: anstaŭ la kutima grafikaĵo ĝi enhavas 12-pecan koloran poŝkart-serion. La bildoj kun la koneksaj verstradukoj de Kalman Kalocsay prezentas mozaikojn el la aventuroj de la popola heroo Johano. La bildan rakonton — de sceno al sceno — kunligas proza teksto de Ada Csiszar. Ĝi celas, ke la leganto ricevu kompletan rakonton, malgraŭ la konciziga teksto. Fotografaĵo de Petofi, notoj de Shi Chengtai riĉigas la albumon aperintajn unue en 1997 en kelkaj ekzempleroj.

Iom pri la ilustraĵoj

Pri la interesaj partoj de la poemfabelo, la eminenta hungara pentroartisto Bela SANDOR (1871-1949) kreis freskojn. La belegaj murpentraĵoj (kun la koneksaj hungarlingvaj versoj) dekoraciis la drinkejon de Hotelo Erzsebet (Elizabeto) en Budapest. Fervora esperantisto, d-ro Julio Lukacs en 1929 aperigis pri la freskoj serion de artaj poŝtkartoj kun la esperantaj strofoj tradukitaj de Kalocsay. Dum la militaj jaroj la freskoj grave difektiĝis, apenaŭ povis restaŭri iom el la trezoroj. Iliajn iamajn brilojn gardas jam nur la Esperanta bildkart-serio hodiaŭ apenaŭ trovebla raraĵo.

En 1973 ĉe ordigo de la biblioteko de Kalocsay venis sunlumon la belegaj bildkartoj. Tiam koncipiĝis la ideo pri kumeto de albumo. Ni devis rezigni pri la plano, ĉar la bildserio ne estis kompleta. La mankantaj pecoj post multjara serĉado venis al la KAL-CXI Dokumentaro.

La popularecon de la epopeo pliigis, ke la originalo estas transkribita ankaŭ en melodramon, konata de ĉiu hungaro sendepende de ilia klereco. La suba kanto el la teatraĵo — laŭ la versa teksto de Jeno Heltai (1871-1957) kun la orelkaresa melodioj de Pongrac Kacsoh (1873-1923) fariĝis popola furor-kanto. Kalocsay esperantigis la kanton en 1974. Ĝi aperis unuafoje en ĉi tiu bildrakonto.

DIRAS ĈI ROZ' ...

Diras ĉi roz' ja pli da bel'
ol la plej ama amleter'.
La sendantin ne scias skribi,
ĉar ŝi ja kuŝas sub la ter'.
Kuŝas jam en tombar' silenta,
en okulferma mortripoz',
el sia polvo kreskis rozo,
ĉi floro, floro, flor' de roz'.

Jen tiu roz' por rememor',
la amo brulas en ĉi flor',
tiel do povas eĉ transtombe,
plu ami la fidela kor'.
Kuŝas jam en tombar' silenta,
en okulferma mortripoz',
sed vivas flore ŝia amo:
ĉi floro, floro, flor' de roz'.
* * * * *
Se Kalocsay estus vivanta, certe li aplaŭdus la realiĝantan planon, la plaĉan albumon.

Noto: Pli ampleksa teksto de la rakonto estas legebla en: JOHANO LA BRAVA (Poezio tradukita).

 

Via opinio pri Johano la Brava - Bildrakonto