Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Neĝo kaŝas nur...
Titolo Neĝo kaŝas nur...
Krimromaneto
 
Aŭtoro Sten Johansson 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 6.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSkövde, 2001 
EldonintoAl-fab-et-o 
KlarigojPost somera kaj aŭtuna murd-aferoj, en tria romano policistoj Svedberg kaj Jankeus solvas vintran mort-misteron.
ISBN/ISSN9189432029 
Formato 79 paĝoj, 21 cm 
RecenzojLa neĝo kaŝas preskaŭ ĉion de Wolfgang Kirschstein
Recenzo de Gerrit Berveling
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Neĝo kaŝas nur..." ne estas havebla!


Recenzo de Sergej Derevjanniĥ

Jen la maltroigo de hodiaŭ

Fonto: Monato
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/nknu.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Se iu dirus al mi, ke la libreto estas legebla, mi respondus per la vortoj, kiujn mi metis kiel titolon de tiu ĉi recenzo. Estas la aŭtoraj vortoj, ne miaj tiel ĉi oni esprimas sin en la romano.

Legebla? jes, absolute. Leginda? tio dependas. Oni avertas la leganton, ke, se li jam legis la antaŭajn romanetojn de la sama aŭtoro, li konas la medion kaj la etoson kaj la stilon. Bonŝance, mi ne legis la antaŭajn. Tial mi volonte englutis tiun ĉi.

La temo estas, certe, murdo alie ĝi ne estus krimromano. Post forta neĝa blovado, du knaboj trovas mortan korpon de orienta virino en neĝamaso. Kaj ili gapas terurite sed fascinite al ŝia vulvo. Jen tiel.

Post la absorba komenco, sekvas sufiĉe enueta rakonto pri la agoj de du policistoj, murdenketistoj, Svedberg kaj Jankeus la unua estas aĝa, profunda, baldaŭ eksedziĝonta, verŝajne pro sia troa profundiĝo en la laboron; la alia estas iom leĝera kaj aventurema, sed tio lin ne malbeligas.

Tridek naŭ paĝoj de dialogoj ne entuziasmigas vin pri la fino de la tuta afero sed, surprize, sur la kvardeka paĝo vi kvazaŭ revekiĝas kaj vivece galopas ĝis la fino.

Intertempe, krom svedojn, vi renkontas rusojn, osetojn kaj talibojn, kvankam tre marĝene sen rekte kontakti ilin, vi aŭdas okazajn menciojn kaj vi komprenas, ke tiuj estas malbonaj homoj. Normalaj homoj kalaŝnikovojn rusa marko de mitraleto ne kunportas.

La tuta scenaro estas tuŝita de la malvarma neĝoza skandinava vintro. Neĝo kaŝas nur ĝis printempo, laŭdire tekstas la teksto. Honeste dirante, mi esperis, ke troviĝos evidentigiloj kaj indicoj post degelo de la neĝo bedaŭrinde, ne. Troviĝis nenio krom alia kadavro en gruzejo, tiu de rusa negocisto.

Nu, mi ne rakontu la tutan libron. Prefere, vi legu mem. Vi ĝojos pri la fojfoje svedeca, sed tre komprenebla kaj riĉa lingvaĵo. Vi ekmiros pri la fakto, ke la eksedzo de la murdita virino estas ne finfina aĉulo, sed, tute simple, aktiva masklo, kiu estos arestita pro malmorala konduto kontraŭ filino de la vladikavkaza policestro kaj, poste, volonte helpos la bravajn murdenketistojn. Krome, li ĉiam okulkaresas la edzinon de Jankeus dum li gastas en lia domo. Se mi estus Jankeus, la ulo ne ĝisvivus la finon de la romano.

La libro havas glosaron kaj tio estas vere plaĉa, ĉar alie mi neniam konjektus, kio estas, ekzemple, hodogo serioze, jam ne parolante pri vico-seria domo.

Laste, se oni mencias, kial libro povas plaĉi al la leganto, oni subkomprenas ke, krom la enhavo, gravas, ke ĝia aspekto ne estu forpuŝa, eĉ se la libro estas simpla poŝa versio. La kovrilpaĝo de la recenzata libro estas kseroks-kopia tedaĵo demonstranta, kiel oni ne faru librojn.

Agrablan legadon! Des pli, se vi jam legis la antaŭajn romanetojn kaj konas la medion!

 

Via opinio pri Neĝo kaŝas nur...