Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Literaturaj konfesoj
Titolo Literaturaj konfesoj
Esperantaj eseoj
 
Aŭtoro Julian Modest 
KategorioEseoj
Prezo 6.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPazarĝik, 2000 
EldonintoE-Societo Radio 
Klarigoj12 eseoj (1986-2000) pri poezio kaj facetoj de la E-kulturo.
Formato 77 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Literaturaj konfesoj" ne estas havebla!


Recenzo de Valentin Melnikov

Modesta kontribuo al literaturologio

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2001: 5 (79)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-modest.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Literaturaj konfesoj de Julian Modest apartenas al la malofta ĝenro en nia literaturo. Antaŭa simila libro de la sama aŭtoro aperis en 1987 (Beletraj eseoj); eblas rememori kelkajn el “Dek prelegoj” de K.Kalocsay (Budapeŝto: HEA, 1985)… kaj jen ŝajne ĉio dum lastaj jardekoj.

La 78-paĝa broŝuro enhavas dek du eseojn: plejparto traktas verkojn de apartaj aŭtoroj, kvar lastaj pecoj estas dediĉitaj al ĝeneralaj problemoj de la Esperanto-literaturo. La eseoj estas verkitaj en 1986–2000.

Ni legas kurtajn kaj sufiĉe interesajn priskribojn de kelkaj tre konataj aŭtoroj, ofte el neŝablona vidpunkto: Baghy kiel eterna vagabondo; Kalocsay kiel fondinto de avangarda poezio… Sed bedaŭrinde ne ĉio traktata en la esearo estas egale valora aŭ almenaŭ komparebla. Per tute sama tono Julian Modest rakontas pri poetoj kaj vere elstaraj, kaj subnivelaj — kiam la sola kaŭzo de lia atento estas la loka “patriotismo”.

Oni scias, ke en Bulgario neniam ekzistis propra skolo de Esperanto-poezio, ke bulgaraj poetoj (se kompari kun pluraj alinaciaj) fakte neniam prezentis al la mondo ion vere valoregan, do en tia medio oni apenaŭ lernus distingi inter poezio bona kaj malbona… La aŭtoro skribas pri certa bulgara poeto: “… posedas freŝan poezian talenton. Li bonege regas ne nur la formon…” (pĝ. 42) — kaj tuj apude legeblas citaĵoj el la laŭdataj poemoj kun lamanta ritmo, fuŝaj rimoj kaj banalega enhavo. La loka patriotismo ne estas taŭga argumento en la poezio, des pli en la internacilingva…

Kelkloke la aŭtoro esprimas pravajn tezojn — pri aparta signifo de internaciismo en la Esperanto-literaturo, pri avantaĝoj de la Esperanto-tradukoj kompare kun tradukoj al naciaj lingvoj k.a. — sed ĉion ĉi ni jam delonge scias. Fakte, enhava malprofundeco estas trajto de la tuta libreto. Nur la lasta eseo La teatro — eterna kaj bezonata, vere legeblas kun grandega intereso, donas sciojn kaj instigas al pensado.

Pikas la okulojn nepra fonetika transskribo de propraj nomoj — ofte stranga pro nekutimo (Bagi, Kaloĉaj, Tarkon), kaj ofte eĉ simple nekorekta (Ujljam Old, F.Silagi). Komposteraroj multas, precipe ili okulfrapas en konataj versaj citaĵoj — kie ili ofte fuŝas la sencon, neniigas ritmon kaj rimon. Sperta komputisto rimarkos ankaŭ multajn misajn interspacojn k.s., kiuj ne ĝenas komprenon, sed atestas pri malalta kvalifiko (aŭ malzorgemo) de la eldonanto. Ne mankas lingvaj eraroj — foresto de la akuzativo aŭ maltrafa elekto de afiksoj (senhomeco en senco de mal- aŭ kontraŭhomeco, pĝ. 51–52).

Do — eseoj pri Esperanto-literaturo estas bezonataj, la recenzata broŝuro certe utilas, sed ĝi povus esti multe pli bona…

 

Via opinio pri Literaturaj konfesoj