Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Havenoj
Titolo Havenoj
 
Aŭtoro Mauro Nervi 
KategorioPoezio originala
Prezo 6.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVarna, 2001 
EldonintoBambu 
Klarigoj23 jarojn post "La turoj de l' ĉefurbo", la dua volumo de unu el la plej grandaj E-poetoj nunaj.
KontribuantojAntaŭparolo de Miguel Fernández 
ISBN/ISSN9549637077 
Formato 72 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojPost dudek tri jaroj de Carlo Minnaja
Fekunda vario kaj necedema volo de Baldur Ragnarsson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Drive kaj navige

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2001: 10 (84)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-nervi2.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Persono, kiu bone konas miajn preferojn en literaturo kaj kies opinion mi ĉiam alte taksas, laŭdis tiun libron, kiel la plej bonan poemkolekton de lastaj jaroj.

Do kiam la redaktoro proponis al mi recenzi ĝin, mi volonte konsentis — ja mi ŝatas bonan poezion. Sekvis kelkmonata prokrasto pro objektiva kaŭzo, kaj, ho ve, mi spertis sufiĉe konatan senton: se oni aŭdis laŭdojn pri iu libro kaj longe revas ĝin akiri — do post finfina tralego venas seniluziiĝo, des pli granda, ju pli longis la atendo… Kvankam povas okazi, ke post plia tempopaso la impresoj ŝanĝiĝos.

Jes, poezio. Iom elitisma kaj por elituloj. Majstra tekniko en diversaj formoj — de soneto kaj tercino (tamen, kun sufiĉe ofte lamanta ritmo, kio tute ne tolereblas por legantoj edukitaj per rusa poezio) ĝis senorda vortamaso. La aŭtoro mem asertas, ke “Poezio estas fizika lerto kaj sento de malpleno”, kaj mem neas tion per siaj poemoj. (Tamen, du prozaj “interludoj” min tute ne impresis…) Brila lingvoposedo — eble eĉ iom tro brila, ne ĉiu ŝatos abundon da neologismoj. 13 el la prezentitaj poemoj ricevis en 1979–1996 distingojn en Belartaj Konkursoj de UEA. Certe ĉio ĉi trovos plurajn ŝatantojn, kvankam la preferantoj de simpleco kaj klareco grumblos. Sed eĉ akraj malŝatantoj ne povus aserti, ke la aŭtoro ne havas talenton kaj propran voĉon. Nervi serioze okupiĝas pri filozofio, tradukis el Kafka — tio respeguliĝas en lia poezio. Morna, deprimiga etoso — ĉu tuta nia vivo vere estas tiom nigra?..

Pluraj kritikistoj trovas en la poezio de Nervi (nov)barokismon. Mi tamen prefere dirus, ke temas pri impresionismo: bildriĉa lingvo kun abundaj, plurtavolaj metaforoj, kun diverse kompreneblaj alegorioj. Ĉiu aparta vorto klaras, sed kune ili formas strangan svagan bildon kaj vekas, probable, plej diversajn pensojn en diversaj homoj — samkiel serioza klasika muziko. Ne hazarde unu el la poemoj nomiĝas “Suito por baroka fluto”…

Apenaŭ estas senco ion citi: gravas la etoso, la impreso, kiun kreas nur la tuta verko kaj kiun malfacilas vortumi. La konscio rifuzas ĉion sobre analizi, eĉ memorfiksi ion precizan. Se vi havas konvenan humoron — vi legos kun plezuro, ĝuos la poemon samkiel aroman kaj amaran noblan trinkaĵon. Aŭ la humoro mem kreiĝos dum legado.

Preskaŭ la tutan libron obsedas la komparo de homo kun ŝipo — tion diverse prezentas la poemoj, pro tio nature aperas la titolo. La vivo estas vojo, kaj ne nur tra maro: jen la impresoj kaj skizoj pri trajno, stacidomo, diversaj urboj, renkontitaj homoj… Leviĝas la figuroj el pratempo — Odiseo, Don Juan; la aŭtoro parolas per la voĉoj de Tristan kaj Jago.

Se la libro hazarde trafos en viajn manojn nur por kelkaj minutoj kaj vi ne povos legi ĝin plene — do por ricevi impreson atentu almenaŭ “Tri decidojn de Narciso”.

Kaj unusola verslinio longe obsedas, esprimante kvintesence la poezion de Nervi:

Nur morto, morto kaj muziko regos.

Kaj paradokse, post tiom da nigro kaj amaro enanime fine restas plejparte helo.

 

Via opinio pri Havenoj