Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vizito sur la Teron
Titolo Vizito sur la Teron
 
Aŭtoro István Nemere 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroMoskvo, 2001 
EldonintoImpeto 
KlarigojRomano pri tri tagoj de kosma estaĵo sur nia planedo.
ISBN/ISSN5716100848 
Formato 168 paĝoj, 20 cm 
RecenzojLibro el malnova verkista arkivo de Nikolao Gudskov
Trakti eksterkosmanojn de Wolfgang Kirschstein
Ekscita distraĵo de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Vizito sur la Teron" ne estas havebla!


Recenzo de Sten Johansson

Facile digestebla romano

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Nemere laŭdire verkis preskaŭ tricenton da libroj, kiuj konsumiĝas en milionoj da ekzempleroj. Tio ne eblus, se li ne scius kiel kapti la atenton de la legantoj. Ĉi-verke li faras tion per simplaj sed efikaj rimedoj. Aperas kelkaj homoj kun trajtoj, kiuj ebligas al ni identiĝi kun ili. Ekĝermas amo inter duopo antaŭe iom seniluzia. Rolas konflikto inter estro kaj subulo. Sed unue kaj laste gravas la ĉasado. Ĉion li prezentas per paralelaj evento-ĉenoj laŭ ritmo komence trankvila, poste pli kaj pli rapida.
La mediopriskriboj kaj personaj prezentoj estas koncizaj, efikaj. Nur iuloke, kiam estas bezono ripozigi la menson, li enŝovas sensimpresojn el naturo kaj urba medio.
La titolo de la romano rakontas precize ĝian intrigon. Iu aŭ io surteriĝas, pasigas kelkajn tagojn sur nia planedo, kaj poste forlasas ĝin. Temas do pri verko scienc-fikcia. Originala detalo estas, ke la vizitanto kvazaŭ „petveture“ alvenas kaj foriras.
La vera misio de tiu vizitanto estas simpla, sed la kondiĉoj surtere igas nenecese plenumi ĝin. Krome, la vizitanto estas ĉiel supera, perfekta, nevundebla, netuŝebla kiel la Fundamento, kaj same seninteresa. Malgraŭ tio, Nemere kreis ĉirkaŭ ĝi ekscitan rakonton kun ĉasado kaj pafado kiel en normala Holivudaĵo.
En turista ĉemara urbeto okazas senintenca murdo. La polico komencas grandskalan serĉadon. La policestroj estas stultuloj, kiuj ne komprenas tion, kio evidentas, kaj kion jam delonge scias la leganto. Ĉi-verke la polico estas eĉ obstine kretena, surd-muta kaj blinda. Eble la verkisto iomete troigas, kiam oni ĉirkaŭas per eta armeo ĝardenan baseneton, pro tio ke knabineto aŭdis plaŭdadon en ĝi.
Ankaŭ obstina rifuzo lerni ion de siaj malsukcesoj karakterizas la ĉi-romanan policon. Bone, alie ĝi rapide rimarkus tion, kion la leganto tuj komprenas: ke tute vanas batali kontraŭ ĉi vizitanto sur la Tero.
En ĉi-ĝenra verko necesas iom da pseŭdo-scienco kaj pseŭdo-filozofio. Al la unua apartenas frazoj kiel „La atomoj de hidrogeno sen elektronoj kiel katjonoj traiĝas al la oksigena spaco“ (p. 155). Al la dua apartenas la jena stultaĵo, kiun jam Arkimedo povintus frakasi: Ĝia ekzisto kaj moviĝo ampleksis tiomajn tempojn kaj spacojn, kiujn oni povis mezuri per neniu vorto (p. 63).
Nemere tamen ne nur distras. Li havas ankaŭ idean mesaĝon al ni. Mesaĝon tre plaĉan, kvankam eble ne la plej originalan:
Homo, kiu povas interkompreniĝi kun Ĝi... Ĉu tiuj aĉuloj ne volas kompreni, ke tion saman scipovus fari iu ajn homo? Sed ja ne kun armilo en mano aŭ kun armiltubo inter la ripoj. Tio falsas aŭ malhelpas ĉiun interkompreniĝon! (p. 158).
Nemere ŝajne ne multe zorgas pri la lingvaĵo, kio estas sinteno parte pozitiva en ĉi-speca verko. Lia lingvaĵo tamen jam de dudek jaroj havas siajn makulojn, kaj ŝajne li fajfas pri ili. Ĉi-verke eĉ tri redaktantoj ne sukcesis elsarki ilin.
Temas pri kelkaj diversaj trajtoj. Unu ne tre grava estas la apero de nenormalaj vortformoj, kiel akcio (=agado, p. 80), NFO (=nifo, p. 81), vizuala (=vida, p. 98), banknoto (=monbileto, p. 143), zero (=nul, p. 156), mikroskopia (p. 150, 164).
La orienteŭropa dialekto de Nemere fojfoje impresas ĉarme, sed aliokaze povas iom ĝeni la komprenon:
Mi apenaŭ kredis siajn okulojn. (p. 64; = miajn).
Darney en tiuj minutoj iomete malamis ĝin, kiel alitempe, aliloke neunufoje malamis la krimulojn (p. 69; = kiel li plurfoje malamis).
Ĝis kiam li estas fermita, li nenion povas damaĝi (p. 129; = dum li estas enfermita).
Ĝi agis kiel eterna fremdulo, ĝis oni ne atakis Ĝin (p. 148; = ĝis oni atakis / dum oni ne atakis).
Malgraŭ ĉio, lia rakonta voĉo kaj liaj dialogoj ĝenerale fluas nature kaj senobstakle. Plej ofte, li ne komplikas tion, kio prefere povas esti simpla.
En kelkaj verkoj Nemere enplektas vere gravajn kaj pensindajn temojn kaj dilemojn de la homa estado. La romano Vizito sur la Teron ne enviciĝas inter tiujn. Ĝi estas ekscita distraĵo, facile digestebla, kiu supozeble ne longe restos en la memoro. Nu, ankaŭ tio estas ĝenro de la literaturo.

 

Opinioj pri Vizito sur la Teron

Francisko LORRAIN (Montrealo, Kanado) (2005-11-30):
La plej atentokapta Ea romano, kiun mi iam legis. Malkoheraĵoj: kial la tiom potenca eksterteraĵo tiom malbone sin kaŝas? kial ĝi grave vundas 2 policanojn, sed ne aliajn malhelpuntojn? ĉu oni ne denove persekutos Arvinon post la foriro de la raketo?


Via opinio pri Vizito sur la Teron