Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › JoMo friponas!
Titolo JoMo friponas!
 
KategorioKD-oj
Prezo 15.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDonneville, 2001 
EldonintoVinilkosmo 
KlarigojMult-stila, danciga solo-albumo spegulanta la etoson de JoMo-koncertoj.
Karakterizoj 14 kantoj; 42 minutoj 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Pavel Moĵaev

Fripone kaj impone

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Apenaŭ estas neceso aparte prezenti al vi JoMo’n – la francan kantiston Jean-Marc Leclercq, menciitan en la Guinness-libro, kantantan en multaj lingvoj kaj sukcesantan krei dum siaj koncertoj tra la tuta mondo frenezige bonan kaj gajan etoson. Sed se vi hazarde ne konas lin – tiu ĉi disko estos la plej bona por la unua konatiĝo. La originalaj kantoj ĉi tie najbaras al popolaj melodioj, primovadaj ŝercoj kaj aludoj – al sociaj kaj eĉ revoluciaj temoj. En la disko eblas trovi eĉ la faman „Kisu min“, sufiĉe pasie plenumitan!
Sed kio unuigas ĉiujn kantojn ke ili ĉiuj estas brile kaj gaje plenumitaj kaj plimulto el ili estas tre dancigaj. La muzik-aranĝoj estas perfekte simplaj (do, ne tro streĉaj), sed pli-malpli variaj kaj belsonaj. Aparte menciindas la kantado – nu, por JoMo tio ja estas normala stato: kanti brile kaj trile. La lingvaĵo estas pli-malpli simpla kaj senriproĉa; la sola afero, kiu iom ĝenas – estas tro libera traktado de la akcento, kiu sufiĉe ofte deglitas de la necesa loko pro la muzikaj konsideroj.
La disko estas plaĉe ornamita kaj akompanas ĝin bela tekstolibreto. Laŭ mia opinio, estas nepardoninde por ĉiu esperantisto (aparte por junaj samideanoj) tute ne koni la faman „Bambo“ kaj neniam aŭdi la brilan „Esperanto“. Ne perdu do la tempon! Fripono JoMo donacos al vi multe da agrablaj momentoj!

 

Via opinio pri JoMo friponas!