Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Padanaj rakontoj
Titolo Padanaj rakontoj
Historioj de l'montoj kaj de l'granda rivero
 
Aŭtoro G.C. Negro 
KategorioProzo originala
Prezo 4.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSkövde, 2001 
EldonintoAl-fab-et-o 
KlarigojSep fabeloj por ĉiuj aĝoj.
ISBN/ISSN9189432037 
Formato 43 paĝoj, 21 cm 
RecenzojIrite dirite de Paul Gubbins
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don HARLOW

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://www.harlows.org/don/reviews/padanaj_rakontoj.php
Aldonita de AG (2004-10-11)

Estas iom malfacile konstati, pri kiu “granda rivero” la titolo aludas; laŭ mia maplibro, eble la Adda, flankrivero de la Po. Sed la nomo efektive ne gravas. (1)

Ĉi tiuj 6 noveloj, pli bone “fabeloj”, el kiuj ĉiu komenciĝas ie en la valaro de la svisa-itala “granda rivero” de la titolo (sed ne necese finiĝas tie), inter si kovras sufiĉe longan periodon, ekde la tempo de la kelta ekloĝado de la regiono ĝis la alaska orfebro. Ili ankaŭ enhavas sufiĉe larĝan gamon da rolantoj. “La trezoro de l’ monto Bisbino” traktas la amon de du junaj (sed ne por ĉiam) gekeltoj kaj la trezoro kaŝita de feino sub najbara Alpo. “La subakva urbo” estas efektive du fabeloj, unu pri dispepsia drako, la alia pri la subakvigo de urbo da miskondutantoj; sed la du fabeloj fine unuiĝas. “La kaldronego de abundeco” estas tipa historio pri magio kaj ĝia misuzo. “Lombarda libereco” klarigas la historion de tio, kiel la Lombarda Ligo de norda Italio — helpe de niksino kaj elfo — trompis kaj konkeris la germanan imperiestron Barbarossa. “La granda arbalestisto” estas rerakonto pri la konflikto inter la sviso Vilhelmo Tell kaj la aŭstro Gessler; legante ĝin, oni preskaŭ povas aŭdi en la fono la muzikon de Rossini. “Mia praavo kun grandaj lipharoj” rakontas, kiel iu, kies propraj praavoj migris el la nordo en la italan montaron, mem trovas sin migranta en tute alia mondoparto.

Min tamen ĝenis kelkaj negravaĵoj. La tipografia perdo de tri-kvar supersignoj ne estis tre grava por mi. Pli grava estis la emo de Negro delasi la -N de preskaŭ ĉiu participo (sed ne aliaj adjektivoj) modifanta objekton, precipe kiam ĝi sekvis la objekton. Sed plej juka por mi estis la fakto, ke la montofeino de Monto Bisbino, en la unua rakonto, ŝajne parolas la lombarditalan, tre belan latinidan lingvon kiu evidente ne ekzistis en la antaŭromia kelta epoko de la fabelo. Sed kiu povas scii pri la aŭguraj kapabloj de montofeinoj?

Aliflanke, el la libro mi finfine eksciis, ke la vera Esperanta nomo de la sankta tago (aŭ nokto), kiun mi kutime nomis saveno, estas samonio.

Entute interesa libreto.

 

Via opinio pri Padanaj rakontoj