Titolo | Poemaro de Li Bai (1) | |
Aŭtoro |
Li Bai |
Kategorio | Poezio tradukita |
Prezo | 19.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Oosaka, 1997 |
Eldoninto | Riveroj |
Klarigoj | La kremo de klasika ĉina poeto, en esperantigo de elstaraj tradukistoj. |
Kontribuantoj | Kompilis kaj postparolis Shi Chengtai |
Tradukisto, lingvo | W. Auld, Guozhu, K. Kalocsay, Laŭlum, Kenĵi Ossaka, Shi Chengtai, S.J. Zee / |
ISBN/ISSN | 4947691093 |
Formato | 141+5 paĝoj, 22 cm |
Karakterizoj | Bind |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Poemaro de Li Bai (1)" ne estas havebla!
Recenzo de Ada Csiszar
PERLOJ EL LA TANG-DINASTIO
Fonto: Fonto 1999. n-ro 221, p. 31-32
Aldonita de Ada Csiszar (2004-05-01)
PERLOJ EL LA TANG-DINASTIO
"Nu, se Li Bai ne povis koni Esperanton, tamen nun Esperanto konas lin, dank' al la celkonscia laboro de Guozhu kaj Shi Chengtai..." skribas William Auld antaŭparole en la poemaro.
La volumo enhavas 104 poemojn parte ĉerpitaj el la tradukoj de Kalocsay (Eterna Bukedo, 1931. Budapest), de Kenĵi Ossaka (el Orienta Florbedo,1956. Tokio), de William Auld (la nica literatura revuo. 1957, n-ro 12), de S. J. Zee (el Ĉina Poezio, 1980. Pekino), de Laulum (el Popola Ĉinio, 1988, n-ro 3, Pekino).
Ne konante la originalon, kion diri pri la tradukoj? Nur tiom: la vortkonstruoj estas elegantaj, nenie oni trovas senvivajn aŭ plumpajn vortomonstrojn.
101 piednotoj informas la leganton pri historiaj okazintaĵoj, legendoj, personaj kaj geografiaj nomoj eĉ antikvaj. La 12-paĝa eseo de Shi Chengtai konigas la vivovojon de Li Bai (Li Taj Po, 701-762?). Ĝi helpas pli facile kompreni la poeziaĵon de tiu ĉi klasikulo de la ĉina literaturo.
La poemon tradukis talentaj Esperanto-verkistoj el kiuj kvar jam ne vivas. Honore al la forpasintoj jen poemetoj en iliaj tradukoj:
SOLA SUR JING-TING MONTO
Birdar' forflugis alten kun flugila sving'.
Foriris sola nub' de la ĉielbluo'.
Interrigardas mi kaj monto de Jing-Ting.
Senfrate solecas ni, sed sen enuo.
(K. Kalocsay)
RIGARDANTE LA AKVOFALON ĈE MONTO LUSHAN
Super montpint' en lumo, sin viola fum' etendas.
De la fora vid' ĉe l' monto l' akvofalo kvazaŭ pendas.
La fluga rul' defalas jen de l' trimil futa salto.
Simile al Voj' Lakta rekte de l' ĉielo alto.
(Armand Su)
FRUMATENE EL LA PAJTI-KASTELO
Ni forlasis Pajti* sub
Frumatene brila nub';
Flu' resendis al Kjangling**
Mejlojn mil en tago nin;
De la bordoj eĥas kri'
De simioj jen al ni,
Flugas dume nia pram'
Preter dekmil montoj jam.
(Ossaka Kenĵi)
RIGARDO AL MONTO ĈIELA PORDO
La grandrivero tra la fendo de Ĉiela Pordo
Kuradis orienten kaj turniĝas al la nordo;
Leviĝas bluaj montoj ambaŭflanke vid-al-vide,
De apud sun' soleca vel' alnaĝas sir ventporto.
(S. J. Zee)
La esperantistaro vere ricevis donacon per la poemaro, kiun ĝi certe taksas kiel brilan trezoron de sia tradukliteraturo.
* Monturbo en provinco Sichuan.
** Urbo en la provinco Hubei.
Via opinio pri Poemaro de Li Bai (1)