Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Bela revo
Titolo Bela revo
 
Aŭtoro Anjo Amika 
KategorioKD-oj
Prezo 22.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Chaux-de-Fonds, 2002 
EldonintoLF-Koop 
KlarigojDiversnaciaj (hungaraj, italaj k.a) kaj religiaj kantoj kun orgena akompano de M. Teleki.
Tradukisto, lingvoRados, Silfer k.a / El div. lingvoj
Karakterizoj 72 min 
RecenzojVoĉo, kiu eĉ ne bezonas la akompanon de Jefim Zajdman
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Glebo Malcev

Ĉu vi ĝuste tion revas?!

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2004. №3 (113)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-anjo2.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Post la unua traaŭskulto de ĉi albumo mi ekkaptis teruran depresion — tiom sensencaj kaj iluziaj iĝis ĉiuj revoj kaj idealoj!

La disko sonas ege dekadence (eble spite intencojn de ties kreintoj) danke al la plej ĉagrenaj melodioj en la mondo, mortpale astraleskaj voĉoj de Anna Lászay, Mária Permai kaj Gyöngyi Mézes, mediuma malhelo de la sintezilo de Miklós Teleki kaj eĥaj efektoj de la sonstudio de Hungara Radio, kiuj sukcese imitas atmosferon de funebra meso. Plie eĉ enestas klasikaj religiaj kantoj kun akompano de vera kirka orgeno de urbeto Ocsa.

Do, la muzikistoj spertas kaj inspirplenas, la poezio altnivelas, la prononco perfektas… Bedaŭrinde la kovrilo fuŝas, tekstara broŝuro mankas, la titollisto presitas dufoje (kial?)…

Malgraŭ la freŝa eldono, tiu Bela Revo povus aperi antaŭ dudek jaroj — nenio memorigas pri la diĝita erao de la nova jarmilo. Se vi sentas nostalgion pri la okdekaj jaroj, do vi certe ŝatos Anjon Amikan. Pli logike estus realigi ĝin vinile aŭ kasede, sed tiuokaze ĉi albumo iĝus malatingebla por junaj adeptoj de la estingiĝanta gotika modo, kiuj ankaŭ arde aprezos la diskon. Ceteraj aŭskultu nur enlite kun amata virino, kondiĉe ke ŝi jam mortas kaj vi havas lastajn minutojn por adiaŭaj kisoj antaŭ kugli en propran tempion. Vi ja ĝuste tion revas?!

 

Via opinio pri Bela revo