Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kion ajn
Titolo Kion ajn
Facila rakonto
 
Aŭtoro Sten Johansson 
KategorioLegolibroj
Prezo 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroStockholm, 2002 
EldonintoEldona Societo Esperanto 
KlarigojVigla rakonto en 12 ĉapitroj, verkita en facila lingvaĵo, kun klarigoj post ĉiu ĉapitro.
ISBN/ISSN9185288241 
Formato 63 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Recenzo de Giorgio Silfer
Facila rakonto distra de Leif Nordenstorm
Plaĉa facila rakonto de Donald Broadribb
Aldonu

Atenton, "Kion ajn" ne estas havebla!


Recenzo de Ilija Iliev

Amuza perfektiga libreto

Fonto: Literatura Foiro
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/kionajnrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Antaŭ nelonge mi tralegis la novelon Jurali de Sten Johansson (en LF 197, junio 2002). Tiu ĉi legaĵo pri la fajne rakontitaj travivaĵoj de soleca knabo kortuŝis min. Delonge mi ne estis leginta historion skribitan kun profunda kono de la infana animo. Tial nun kun nekaŝita scivolo mi tuj tralegis la libreton Kion ajn de la korkonanto de la infanoj Johansson. Vere en tiu ĉi verko li rakontas pri pli aĝaj junaj homoj, sed ankaŭ tie ĉi li montras sian verkistan majstrecon.

La historio ne estas neordinara, sed alloga kaj interesa. Temas pri internacia renkontiĝo de gejunuloj en Kultura Esperanto-Festivalo en Stokholmo. Festivalo kiel festivalo. Estas konatiĝoj, kantoj, dancoj, konkursoj, kvizoj, prelegoj, ludoj. Se kolektiĝas junaj homoj okazas ankaŭ enamiĝoj, ĵaluzoj kaj elreviĝoj. Ĉefaj herooj de la novelo estas ruso, nederlandano, italoj kaj svedoj. La verkisto rakontas vigle, iam kun agrablaj surprizoj. Ne mankas ankaŭ etaj intrigoj.

Kiu jam konas la libreton La krimo de Katrina de Sten Johansson, tiu tuj rimarkos konatan similecon inter ambaŭ verkoj. Ili apartenas al la speco facilaj rakontoj. Tamen ili sufiĉe diferenciĝas de la instrulibro Gerda malaperis de Claude Piron. En Kion ajn Johansson uzas nur facilajn oftajn vortojn kaj simplajn frazojn. La lingvaĵo konsistas el praktike uzata, parolata, vivanta esperanto. Ne, tiu ĉi verko ne estas lernolibro, sed distroverko destinita por esperantistoj, kiuj jam posedas la bazan esperantan gramatikon kaj la plej bazan vortaron. La unuaj ĉapitroj estas la plej facilaj. Iom po iom la leganto eniras la sekvajn ĉapitrojn, en kiuj li trovas novajn vortojn kaj novajn gramatikajn formojn. Post ĉiu ĉapitro troviĝas glosoj de noveaperintaj vortoj.

Sur p. 30 kaj 31 oni rimarkas etajn eraretojn, supozeble preserarojn: substantivoj patrino kaj avino estas presitaj kaj majuskle kaj minuskle.

La libreto Kion ajn taŭgas por ĉiu juna esperantisto, kiu deziras perfektigi siajn lingvajn konojn. Laŭ mi ĝin povus uzi ankaŭ kursgvidantoj, aplikante iujn tekstojn al siaj lecionoj. Cetere, por ŝatantoj de distraj historioj, jen taŭga okazo por trapasi agrable kaj utile sian liberan tempon.

 

Via opinio pri Kion ajn