Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Angla-Esperanta-hungara etvortaro pri lernado kaj laboro
Titolo Angla-Esperanta-hungara etvortaro pri lernado kaj laboro
 
Aŭtoro Ilona Koutny 
KategorioTerminaroj
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPoznań, 2002 
EldonintoProdruk 
KlarigojĈ. 1200 vortoj kaj esprimoj por ĉiu temo.
ISBN/ISSN8388518364 
Formato 146 paĝoj, 17 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Michael Farris

Lernado kaj Laboro

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2003. №10 (108)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-ilona1.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Tiu ĉi tema etvortaro estas interesa kaj eĉ grava eldono en la historio de esperantaj vortaroj. La formo estas noviga kaj interesa. Laŭ la aŭtoro, tiu ĉi formo de vortaro devenas el ŝia multjara sperto de instruado de esperanto (interalie en la Esperanto-fako de Eötvös Universitato en Budapeŝto). Certe la vortaron oni plej bone uzas kiel ilon en la perfektigo de esperantoscio ol kiel referencan volumon por serĉi vortojn kiam oni legas. Por pli efike uzi ĝin en la lernado, instruado, la vortaro enhavas ankaŭ 15 paĝojn da ĉefe leksikaj kaj komunikaj ekzercoj.

La vortaro havas du ĉapitrojn kun po kvin bazaj subĉapitroj. La subĉapitroj de Lernado estas: 1. Bazaj faktoroj de instruado; 2. Studobjektoj, leciono, taksado; 3. Lerneja ekipaĵo; 4. Supera instruado; 5. Scienca vivo. La subĉapitroj de Laboro estas: 1. Laboro ĝenerale; 2. Dungo; 3. Laborkondiĉoj; 4. Oficejo; 5. Profesioj.

Ĉiuj subĉapitroj konsistas el temoj — kapvortoj, sub kiuj aperas diversaj rilataj esprimoj, ordigitaj laŭ diversaj kategorioj: 1. tipoj de la kapvorto, 2. verboj (kaj verbaj esprimoj, indikilo →), 3. adjektivoj (indikilo simbolo ○) kaj 4. vortoj asocieblaj al la kapvorto (indikilo ♣).

Esperanto pontumas inter la angla-usona kaj la hungara. La avantaĝo de tiu sistemo estas la potencialo pri neŭtraleco, kiun havas esperanto pli ol iu ajn etna lingvo. La malavantaĝo estas, kiel la aŭtoro skribis en la antaŭparolo, ke ne ekzistas esperantlingva plengama lernsistemo. La fleksebleco de esperanto ebligas, ke oni traduku konvene la fakvortojn de iu ajn etna lingvo. Ne ĉiam tamen ĝi povas pontumi inter la diversaj realecoj ĉar neniu lingvo povas. Kiam diversaj realaĵoj estas tro diferencaj oni nur povas aŭ elekti unu kaj uzi ĝin kiel modelon, traduki ambaŭ sen unuigi ilin aŭ uzi unu kiel modelon kun kromklarigo pri aliaj eblecoj.

Ekzemplo de tio en la vortaro troviĝas sur paĝo 49, kie juĝnotoj estas listigitaj. La usona sistemo uzas literojn kaj la hungara sistemo uzas numerojn. Esperanto en tiu kazo aplikas numerojn kun klarigoj, ekz. kvaro, bona. Kroma problemo en la ĉapitro pri lernado estas, ke la usona kaj brita lernejsistemoj estas tre diferencaj. Eĉ kiam ili estas similaj, ofte la terminoj estas malsamaj kaj ofte realaĵo en unu sistemo ne havas ekvivalenton en la dua (ekz. ne ekzistas abiturienta ekzameno en Usono). La necesaj kompromisoj inter la usona kaj brita uzo estas bone elektitaj, kaj trafe tradukitaj esperanten. Sed kvankam vere malfacile estas paroli pri eraro en la angla uzo, la neeviteblaj problemoj ĉe la farado de anglalingva vortaro signifas, ke ĉiu anglalingvano trovos ion ĉi tie por diskuti. Mi povus ekzemple diskuti iomete pri uzado de kelkaj artikoloj, sed tio estas malgranda plendeto kompare al la ĝenerala bona kvalito kaj utileco de la vortaro.

Sume tiu ĉi vortaro havas freŝan formon kaj ambician celon. Ne mankas dulingvaj vortaroj inter esperanto kaj variaj nacilingvoj, sed vere malmultaj estas verkoj en kiuj, esperanto samtempe pontumas inter diversaj nacilingvoj. Proponantoj de esperanto kiel pontlingvo, ekzemple en Eŭropa Unio ŝajnas ofte ne konsideri la malfacilaĵojn de tiu rolo.

Ĉi tiu etvortaro montras la malfacilecon, sed ankaŭ la potencialon de esperanto en tia kunteksto, sen misapreci nek unu nek la alian. Ĝi devas nepre troviĝi en la librejo de ĉiu, kiu interesiĝas pri almenaŭ du el la tri lingvoj. Fakte, ĝi taŭgus en instruado de iu ajn el la tri lingvoj per unu de la du aliaj kaj mi trovis ĝin tre helpema en mia entuziasma (kvankam ofte ne tre sukcesa) hejmstudado de la hungara. Ĝi ankaŭ estas necesega al ĉiu, kiu interesiĝas pri faka vortprovizo aŭ problemoj de esperanta tradukado aŭ leksikografio.

Michael Farris

Malkovraĵo: La aŭtoro de la recenzo estas laborkolego de la vortar-aŭtoro kaj ankaŭ helpis (tre malmulte) kontroli la anglalingvan parton de la vortaro.

 

Via opinio pri Angla-Esperanta-hungara etvortaro pri lernado kaj laboro