Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vibraj momentoj
Titolo Vibraj momentoj
12 skizoj kun studmaterialo
 
Aŭtoro Johan Hammond Rosbach 
KategorioLegolibroj
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroOslo, 1981 
EldonintoEldonejo Esperanto 
KlarigojProgresiga legolibro.
Formato 83 paĝoj, 24 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Eble vere, sed ĉu vere verece?

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/vibrmomentrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

En ĉi volumo la konata novelisto Johan Hammond Rosbach prezentas dek du rakontetojn de unu- ĝis tripaĝajn. Ĉiu el ili prezentas mallongan travivaĵon, rakontitan simple kaj rekte en mi-formo. Kutime la fino enhavas iun turnopunkton aŭ surprizeton. Pro la mallongeco de la rakontoj, la efiko de tiuj finoj ne ĉiam estas granda, kaj en kelkaj okazoj oni legante atendis ĝuste tiun surprizon, kiu do iĝas malsurprizo. Tio validas ekzemple pri Placo Charles de Gaulle kaj Rododendro. En aliaj okazoj la rakonteto ne enhavas ion vere atentokaptan. Tamen la stilo kaj etoso preskaŭ ĉiam estas plaĉa.

Dum diskutoj pri amatora verkado oni ofte aŭdas la aŭtoron defendi sian tekston per la argumento: "Sed ĝuste tiel ja efektive okazis al mi!" Ŝajne malfacilas kompreni, ke tio nenion aldonas, nek forprenas de la konvinka povo de teksto. William Auld en Vereco, distro, stilo (1981) skribis pri la valoro de romano: "Tiu vereco, kompreneble, tute ne ligiĝas al la demando, ĉu aŭ ne la okazaĵoj en la verko 'efektive okazis'." (p. 14).

Rosbach deklaras, ke liaj vibraj momentoj estas veraj spertoj. Eble tio iomete katenis lian verkan fantazion, kaj malhelpis al li aldoni trajtojn, kiuj efektive igus la rakontojn pli literature konvinkaj. Se jes, tio do signifus, ke la "vero" malutilis al la "vereco" de la verko en la Auld-a senco.

La rakontoj estas bele ilustritaj de Helge B. Skånlund. Post dudek paĝoj da rakonta teksto sekvas 59 paĝoj da ekzercoj kaj klarigoj por lingvolernantoj. En la klarigoj Rosbach kolektis multe da enciklopediecaj informoj. Eble tamen regas ioma misproporcio inter la dek du rakontetoj kaj la 371 eroj por pristudi.

 

Via opinio pri Vibraj momentoj