Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Simbiozo
Titolo Simbiozo
 
AŭtoroFlavio Fonseca (muziko), Geraldo Mattos (tekstoj)
KategorioKD-oj
Prezo 12.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBrasília, 2002 
EldonintoBEL 
KlarigojDek du originalaj poemoj en bunta muzika prilaboro.
Karakterizoj 35 min 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Pavel Moĵajev

Bona ripozo - kun Simbiozo

Fonto: Revuo Esperanto, julio-aŭg. 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Jen kantalbumo, en kiu F. Fonseca – konata interpretisto en Esperantio – prezentas sin ankaŭ kiel komponisto. La komponaĵoj estas tre variaj laŭforme, verkitaj por (plejparte) tre seriozaj versoj de G. Mattos. La aranĝoj estas diversspecaj (dominas, tamen, malrapida pensiga stilo, malgraŭ ke estas ankaŭ kelkaj "bolantaj" komponaĵoj), ĉiuj muzikaĵoj estas riĉaj harmonie kaj sufiĉe interesaj melodie. Foje, tamen, la muziko ŝajnas eĉ iom malhelpi al la versoj, kiel, ekz, en "Tago tropika" kaj en kelkaj "Miniaturoj", ege ŝarĝitaj je poezia senco, kiun muziko apenaŭ povas fari ankoraŭ pli reliefa. En la vizaĝa komponaĵo "Simbiozo" – male – la formo tre kongruas kun la senco de la versaĵo (interrilato inter la muziko kaj la parolo, kies simbiozo estas la kanto). La diskon kronas brila kanto Jam temp’ esta por verdera, la sola priesperanta ero en la albumo. La kantointerpretado estas tre plaĉa kaj agrabla; la simpatia tekstolibreto servas kiel fina plezuriga komponanto de la bonkvalita havindaĵo, kiu la disko ja estas.

Entute do la disko povas kontentigi multajn: la pensemuloj trovos en ĝi bonajn pensigajn versojn, la muzikemuloj – variajn kaj multkolorajn komponaĵojn. Kaj fine por ajna homo la medita muziko kaj altkvalitaj versoj helpos malstreĉiĝi kaj bone ripozi. Do – ek al ripozo kun "Simbiozo"!

 

Via opinio pri Simbiozo