Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Marvirinstrato
Titolo Marvirinstrato
 
Aŭtoro Tim Westover 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 10.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLawrenceville, 2009 
EldonintoLiteraturo.net 
KlarigojLa debutlibro de juna usona talento, gajninto de premioj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Per bildoj el mondo iom nekutima, la aŭtoro respegulas karakterojn de la ĉiutaga vivo.
ISBN/ISSN1439236348 
Formato 209 paĝoj, 21 cm 
RecenzojLaŭ Marvirinstrato al nekonataj landoj… de Valentin Melnikov
Originale kaj pensige de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Marvirinstrato" ne estas havebla!


Recenzo de Luiza Carol

Birdoj parodiaj kaj aliaj

Fonto: Revuo Esperanto, februaro 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

La suprajn citaĵojn mi ĉerpis el la novelo Parodibirdo, troviĝanta en la novelaro Marvirinstrato de Tim Westover. Tiu ĉarma novelaro estas plen-plena de "parodibirdoj" kaj ankaŭ "mimbirdetoj", kiuj enŝovis siajn nestojn en rakontojn, fablojn, fabelojn kaj eĉ en recenzon pri imaga libro. Laŭ mi, unu el la plej fascinaj trajtoj de la novelaro estas la fakto, ke la aŭtoro preskaŭ ĉiam ŝajnas "laŭtlegi" siajn prozaĵojn antaŭ aŭskultantaro de diversaj aĝoj. Ekzemple, la rakonton Pigopago (en kies paĝoj troveblas nesto de sprita "mimbirdeto" el Fabeloj de la verda pigo de Louis Beaucaire) oni povus laŭtlegi en ajna familio kun ĉeestantaj infanoj 5-6-jaraj aŭ pli aĝaj. La infanojn amuzus la kortuŝa rakonto pri la infaneca pigo "aĉetanta" falintajn dentojn de iu ĉarma knabino, dum tiu ĉi opinias, ke la pigo estas "la dentofeino". La plenkreskulojn emocius la varma nostalgio pri infanaĝo, kiu disradiiĝas el la ĝenerala etoso de tiu fabelo. Dum la infanoj kunsentus kun la pigo kaj la knabino (inkluzive de ties ĉi intereso pri alumetlibretoj), la plenkreskuloj kunsentus kun la zorgema patrino, kiu malpermesas al sia knabino ludi per alumetoj. Mi mem rakontis tiun fabelon al mia nepino (6-jara) iun vesperon antaŭ ol ŝi ekdormis. La sekvan matenon, ŝi faris komentojn pri tio, ke feinoj ne ekzistas sed rakontoj pri ili estas plej agrablaj. Mi konsentis.
En la novelo Spektaklo (prozo precipe por plenkreskuloj, en kies paĝoj nestas diskreta "parodibirdo", primokanta kliŝajn romantismajn amrakontojn) la fina paragrafo ŝajnas konvinki nin ke temas nur pri infanrakonto:
"Per tiaj vortoj mi finis mian rakonton al la enuigita aŭskultantaro – miaj genepoj.
'Avĉjo, vi tion rakontas tro ofte', diris la malgranda Mateko. 'Ne estas interese. Kaj Avinjo Greta jam diris, ke la rakonto ne plaĉas al ŝi.'
Anja aldonis, 'Jes ja, ne plu rakontu tiun enuigan historion. Rakontu pri la elefanto kaj la zumanta balailo.'"
Tiu ĉi finaĵo pliigas la humuron de la rakonto, pensigante la plenkreskajn aŭskultantojn pri tio, ke kelkfoje plenkreskuloj agas eĉ pli infanece ol infanoj. Oni komprenas ke la rakonto priskribas veran antaŭlongan okazaĵon pri Avinjo Greta, kiam ŝi estis la fianĉino de Avo. La rememoro pri tio embarasas nun la maljunan Avinjon Greta… kaj eble ankaŭ kelkajn legantojn de la novelo, kiuj emas iluzii sin per romantismaj nerealecaj revoj. La surprizo kuŝas en tio, ke malgraŭ la "parodibirdo", la historio pri la seniluziiĝo de Greta (antaŭ tre longe, kiam ŝi enamiĝis al fama filmaktoro, kiun ŝi neniam renkontis) iĝas vere romantisma je la fino, ĝuste pro tio ke la reala amo inter la bakisto kaj la kelnerino (t.e. Avo kaj Avinjo) ja supervivis ĝis maljunaĝo.
En la noveloj Marvirinstrato, Ruĝvela ŝipo, Tri ruĝaj knabinoj la aĝo de la roluloj estas sur la sojlo inter infaneco kaj adolesko. Ili taŭgas por legantoj (aŭ aŭskultantoj) en la aĝo de la roluloj (allogataj de la fantazia etoso kun misteroj kaj surprizoj en la rakontoj) kaj ankaŭ por plenkreskuloj (allogataj de la delikataj psikologiaj priskriboj pri la infaneca kaj adoleska imagpovo). La rakonto Tri ruĝaj knabinoj havas moton el la biografio Zamenhof, aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton. En tiun ĉi moton (kiu priskribas sonĝon de la juna Zamenhof pri tri ruĝaj knabinoj), Tim Westover enmetis neston de ege inteligenta kaj kreiva parodibirdo, kies voĉo aŭdiĝas tra la tuta rakonto. Se oni legus la rakonton sen ĝia moto, ĝi tamen ŝajnus atentokapta kaj interesa, plena de delikata fantazio. Sed kiam oni aldonas tiun moton, rilatantan al la artikolo "la" (ĉar la Zamenhofa sonĝo rilatis al la difina artikolo en Esperanto), tiam la "parodibirdo" igas nin eksplodi je ridoj tra la tuta legado. Jen kiel aspektas la humura finaĵo de la rakonto:
"La knabinoj malfermis siajn buŝojn, el kiuj devus veni flamo kaj vento. Flamo, kiu bruligas korojn. Vento, kiu skuas la mondon.
Sed ili kantis! "La la la la la, la la, la, la!" Kiam mi vekiĝis, la sono daŭre ripetiĝis.
Kiujn problemojn mia sonĝanta menso provis solvi per tiuj silaboj?"
Laŭ mi, sentiĝas en tiu rakonto iom da ironio pri la troiga fadensplitado de la zamenhofaj esploristoj. Sed temas pri malmalica, gaja "parodibirdo".
La lasta prozaĵo, Antaŭparolo al la "Plena Verkaro de Yvette Swithmoor", estas verŝajne la sola prozaĵo en la libro kiu ne taŭgus por infanoj. Ĝi estas imaga antaŭparolo pri imaga libro verkita de imaga aŭtorino. Tiu teksto estas plen-plena de ridindaj ŝablonoj plukitaj el recenzoj kaj antaŭparoloj, historioj pri literaturo k.s. Jen la fina paragrafo de tiu ironia kaj humura prozaĵo:
"Mi esperas, ke Yvette mortis fidela je la sentoj, kiuj plenigas la rakontojn, poemojn, leterojn, limerikojn kaj solvitajn krucenigmojn de ŝia "Plena Verkaro". Ŝi estu simbolo de tiuj, kiuj restas nekomprenataj de la popolo, kies nura celo estas interkompreniĝo.
Esperanto bezonas tian verkiston, kiel Yvette Swithmoor ene prezentita. Ĉu fakte ŝi estis tia, estas demando por historio, ne por literaturo. Ŝajnas al mi ke en tiu imaga antaŭparolo, nestas tuta familio de "parodibirdoj". Oni povas trovi tie diversajn speciojn de "parodibirdoj": lingvajn parodibirdojn, situaciajn parodibirdojn, karakterajn parodibirdojn, pensmanierajn parodibirdojn…"
Pardonu min karaj legantoj, sed tiu ĉi "recenzobirdo" komencas maltrankviliĝi sur la ekrano de mia komputilo, kaj mi suspektas, ke iu "parodibirdo" ĝuste provas proksimiĝi al ĝi. Do, mi preferas fini tiujn ĉi komentojn pri la novelaro Marvirinstrato, varmege rekomendante ĝin por viaj legado kaj pripensado.

 

Opinioj pri Marvirinstrato

marcelo (2009-06-16):
Ne faru kiel mi. Sekvante la ligilon, mi unue legis recenzon en neagrabla stilo. Poste, mi alvenis al la purstilaj, ravaj frazoj, kiuj invitas la leganton por restadi ĉe rivero, kies akvoj kaj ĉirkauaĵo estas tiel refreŝigaj. Legu mem. Varman dankon a


Via opinio pri Marvirinstrato