Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Manĝoj el sanigaj plantoj
Titolo Manĝoj el sanigaj plantoj
 
Aŭtoro Zlata Nanić 
KategorioScienco kaj tekniko / gastronomio
Prezo 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroZagreb, 2002 
EldonintoZlata Nanić 
KlarigojDekaj da receptoj.
Tradukisto, lingvoV. Dujnić / El la kroata
ISBN/ISSN9539766451 
Formato 75 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de P.V. Ranganayakulu

Ĉu manĝo ankaŭ por la cerbo? Ĉu vi gustumis tritikan viandon?

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

La cerbo havas miliardojn da neŭronoj. La sinapsoj sekrecias ĉirkaŭ 30 neŭrotransmisiilojn, ekz. adrenalinon. Sed fiziologoj scias ke estas nur tri agoj de tiuj pli ol 30 kemiaĵoj. Plusendi impulson senŝanĝa, amplifi aŭ malamplifi ĝin. Do, kial tiom da impulstranssendaĵoj? La facila respondo estus ke nia cerbo havas multajn kupeojn kaj ĉiu kupeo nutriĝas per diversaj manĝaĵoj. Ne sufiĉus se ni manĝas purajn glucidojn, proteinojn, grasojn kaj vitaminojn. Ĉiu greno havas glucidojn, oleojn, vitaminojn kaj aliajn en diversaj kvantoj. Sed kio estas bananeca en banano aŭ mangeca en mango? Ĉiu vegetaĵo, greno, folio estas unika. La analizo, farita surbaze de la ingrediencoj, ne povas ekspliki la verajn efikojn.
'La nutraĵo estu sanigilo via, kaj la sanigilo estu nutraĵo via!’
La aŭtoro mem recenzas sian libron per ĉi tiu trafa eldiro de
Hipokrato sur la kovrilpaĝo. Ĉi tiu libreto konvinkas nin trovi
ne nur ĝuon sed ankaŭ sanon manĝante vegetaĵojn preparitaj
en diversaj manieroj. La aŭtoro elektas 17 krudaĵojn, ekzemple
avenon, rizon, tritikon ktp kaj gvidas nin prepari diversaĵojn el
tiuj, ekz. trinkaĵon el daikono, dolĉan trinkaĵon el kukurbo,
spinacaĵon el urtiko ktp. Kvankam multaj el ili ne estas novaj,
la verko aspektas interesa. Eble la vegetaranoj, minoritataj en
la okcidentaj landoj, ŝatus la libron.
Kreskaĵoj havas ankaŭ tiel nomatajn 'kontraŭnutraĵojn'. La
tradicia kuirmaniero sukcese forigas multajn kontraŭnutraĵojn.
Ĉar la homo eksperimentis dum milionoj da jaroj kaj alnormigis
la kuirmetodojn.
Kiam oni inventas novajn metodojn kuiri aŭ preparas strangajn manĝaĵojn por eltrovi novajn gustojn, oni nepre konsciu pri la kontraŭnutraĵoj, oni esploru ĉu ili likvidiĝas per la novaj manieroj. Oni ne certas ĉu ĉiuj priskribitaĵoj estas entute sekuraj, sed ili certe povas doni al vi novajn gustojn.
Kelkaj kulturoj jam kuiras tiel kaj ĝuas sanon.
Leginte la libron oni demandus sin ĉu ĝi estas kuirlibro,
scienca libro, libro por malsanuloj aŭ sanuloj, libro de
naturopatio? Ĝi estas mikso de ĉio ĉi. La verko listigas bonajn
efikojn de la komunaj grenoj, ĉefaj vegetaĵoj kaj trovas novajn
gustojn en ili. Se vi ankoraŭ ne gustumis la tritikan viandon,
ek al ĉi tiu libreto.

 

Via opinio pri Manĝoj el sanigaj plantoj