Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Grajgo kantas
Titolo Grajgo kantas
Vojaĝo tra Helaso
 
Aŭtoro Lucia Barbagallo 
KategorioPoezio tradukita
Prezo 8.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVenafro, 1998 
EldonintoEva 
KlarigojPoezia vojaĝo al Grekio, tra la tempo, tra la mito, tra la arto.
Tradukisto, lingvoL. Tadolini / El la itala
Formato 59 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Anneke Buys

Grajgo ne estas birdo

Aldonita de io (2008-12-08)


Grajgo kantas. Vojaĝo tra Helaso. Venafro: EVA, 1998. 59p. 21cm.
En 1998 la itala eldonejo Edizioni Eva aperigis Canta il grecale – Grajgo kantas, poemaron de la itala poetino Lucia Barbagallo kun esperanta traduko de Luigi Tadolini. La libro estas la 6a de la serio Stella Verde, kiu enhavas originalan tekston kun traduko el aŭ en la itala.
La poetino eble kunportis plumon kaj paperon, same kiel pentristo kiu volas skizi dumvojaĝe por hejma prilaboro kaj finfarado. Se ili kreiĝis postvojaĝe, la poemoj tamen kunportis la aromon de kampoj kaj vilaĝoj sub arda suno, la sonon de birdoj, vento, maro – kaj foje ankaŭ la homfaritan sonon de sakfluto.
Eklegante la poemaron mi vane serĉis la signifon de grajgo, kiun ankaŭ la nova PIV ne enhavas. Feliĉe la prologa poemo, Helaso, en noto klarigas ĝin: nordorienta vento. En tiu poemo “de la grajgo en maro disigitaj “ igas rememoraĵojn “gusti je ploro”. En la poemo Delfo “Krude la grajgo tra la pintaj rokoj / pri Apolona oraklo remencas.”
La vojaĝo perpoema gvidas tra la lando: “Ĉirkaŭe, insuloj / je siluet’ malhela, / dum la sunsubiro / ekfajriĝas; / inter ili la ŝipo / elvindiĝas / kaj al senmova destino / ilin forlasas.” En Ateno “Inter fantomaj lumoj de muzeo / la ekzilitaj Kariatidoj / triste staras…”
Post Plako la leganto alvenas en Agios Elephterios (Sankta Eleŭterio) kun ĝia “Bizancstila malgranda preĝejeto / kun malaltaj kupoloj “ el kie la solena kanto “... “tra la stratoj / per l’eĥo diseliĝas.” Post la antikva monakejo Kaissariani, la monto Parnaso kaj Delfo Meteoroj gvidas la leganton al la dua parto kie la Minoa civilizo allogas per sia “Palac’ vastega” la vizitanton de la insulo Kreto kun ĝiaj kretaj vidaĵoj: Lasitio “Mil mueliloj / ŝtelas de la tero / la refreŝigon / de fratina akvo…”, la vilaĝeto Vai, sennoma Vilaĝo ĉe l’ sunsubiro kie “…ĉe unu flanko kantas la maro / ĉe la alia / ventobruas spartio.” PIV klarigas ke spartio estas arbusto parenca al genisto. Survoje ni ĝuas la sonon de sakfluto antaŭ ol alveni en Spinalongo, la insulo de la lepruloj kaj observas ke “nur de dolor’ reeĥo tie plurestas” kaj post refreŝiĝo en Rethymnon kies “fontano venecia rakontadas / antikvajn historiojn” vizitas moskeon, kie “la pintarka fenestraro / vojerarintajn hirundojn gastigas. / Moskeo antikva, restanta por memori / tempojn pri kiuj oni ne volas plori.”
Kune kun la poetino la leganto adiaŭas la landon kiam el Pireo “La blanka ŝipo / en sia entena ventro / la kunpakitajn revojn zorge gardos” formoviĝanta el la haveno; la grajgo fariĝis lastlinie “ia ventbloveto.”
Neniam vizitinte Grekujon, danke al ĉi tiuj poemoj mi povis spiri ĝian etoson kiun la tradukinto sukcesis transdoni tra la ŝanĝo de lingvo al lingvo.
Anneke Buys

 

Via opinio pri Grajgo kantas