Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Elektronika kompilo
Titolo Elektronika kompilo
Aktuala elektronika muziko en Esperanto
 
KategorioKD-oj
Prezo 19.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDonneville, 2002 
EldonintoVinilkosmo 
Klarigoj71 minutoj da elektronika muziko, ritma, dancebla; 16 muzikaĵoj, kies tekstoj aperas en akompana 12-paĝa broŝuro.
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Disko diable bonega de Glebo Malcev
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Chuck Smith

Moderna elektronika muziko sen bruo

Fonto: Revuo Esperanto, nov. 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Finfine bonkvalita kompilo en Esperanto – Elektronika Kompilo. Normale kiam oni elektas muzikon en Esperanto, oni trovas ke la kvalito ne estas tiom bona kiom la nacilingva muziko.

Alia afero kiun oni ofte ne trovas ĉe elektronika muziko, estas vortoj, sed kio estas la kialo aĉeti Esperantan diskon sen vortoj? Feliĉe, preskaŭ ĉiu kanto sur la kompakta disko enhavas tekston.

Gunnar R. Fischer tre zorge elektis la plej bonajn kantojn de la plej bonaj elektronikaj bandoj, por doni veran ĝuon al la aŭskultanto. La disko inkluzivas la plej konatajn aktualajn bandojn en Esperanto: Dolĉamar, Krio de Morto, Dĵ Roger, Lunatiko, Solotronik, Dĵ Kunar, Andreas Viklund, Magnus, Asorti kaj Mhz.

La Elektronika Kompilo ja respegulas la Interretan Esperanto-muzikscenon. Kiam mi estis komencanto, mi serĉis ĝuste ĉi tian diskon, sed tiutempe ĝi ankoraŭ ne ekzistis.

Do, se vi volas modernan elektronikan muzikon kun ritmo kaj sen bruo, tiam vi nepre devas havi ĉi tiun diskon! Ĝi ankaŭ estas bonega reklamilo por Esperanto-kulturo inter la junularo.

 

Via opinio pri Elektronika kompilo