Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vojaĝo kun Katrina
Titolo Vojaĝo kun Katrina
Facila rakonto
 
Aŭtoro Sten Johansson 
KategorioLegolibroj
Prezo 4.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroToyonaka-si, 2007 (2a eld) 
EldonintoJapana Esperanta Librokooperativo 
KlarigojFacillingva rakonto; daŭrigo de "Krimo de Katrina".
ISBN/ISSN4930785537 
Formato 54 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don HARLOW

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://www.harlows.org/don/reviews/vojao_kun_katrina.php
Aldonita de AG (2004-10-19)

Jen relative lastatempa kontribuo al la ĝenro de “instruaj romanetoj” en Esperanto, laŭ la tradicio de La Verda Koro, Karlo kaj Gerda Malaperis.

Katrina (kiu unue aperis antaŭ unu-du jaroj en La krimo de Katrina) nun fariĝis instruistino en Gotenburgo, havenurbo ĉe la okcidenta marbordo de Svedio. Ŝia klaso estas tre kosmopolita, kun multaj geknaboj el multaj landoj kaj lingvoj. Aparte amikaj estas Gloria, filino de gambia patro kaj sveda patrino, kaj Halina, kiu enmigris de Belorusio kun sia patrino post kiam ŝia juda patro, ĵurnalisto, “malaperis” en la belorusan karceraron. Sed nun la sveda registaro rifuzas peton de Halina kaj la patrino por konstante loĝi en Svedio, kaj ili devas reiri, se ne al Belorusio, almenaŭ al Pollando. Venas la somera ferio, kaj Katrina konsentas vojaĝi kun Gloria al Pollando por serĉi la perditan amikinon …

La libro estas en relative facila Esperanto — fakte, ĝi enhavas nur 8 373 vortojn kaj nur 493 morfemojn; la lastaj estas pliparte el listoj de plej ofte uzataj morfemoj. Kunmetitaj formoj estas maloftaj; mi kaprice elektis la unuan, kvarlinian, alineon de ĉapitro 17 kaj trovis nur kvar (patrino, eklaboris, lernejo, amikinon). Oni laŭgrade prezentas la gramatikajn formojn, ĉapitron post ĉapitro (sed Johansson faras ĉi tie unu eraron; laŭ li, “en ĉapitroj 1-2 aperas nur as-formoj de la verboj…” sed fakte aperas ankaŭ i-formoj).

Unu el la allogaj ecoj de la romaneto estas la humuremo de Johansson pri homaj antaŭjuĝoj. Ekzemple: “La patro de Gloria venis el la afrika lando Gambio antaŭ dek kvin jaroj. Li estas juristo, sed en Svedio li ne trovis juran laboron. Do li komencis instrui afrikan dancon. Antaŭe li neniam dancis, sed tio ne gravis. En vendejo li trovis tamburon, kaj baldaŭ li ekinstruis dancadon. Ĉiuj svedoj pensis, ke afrikano kompreneble scias tamburi kaj danci. Neniu pensis, ke li estas senlabora juristo.” (paĝoj 37-38) (Mi fakte vidis similan fenomenon en Usono.)

Interesa, facile legebla romaneto.

 

Via opinio pri Vojaĝo kun Katrina