Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Letero al la Korintanoj
Titolo Letero al la Korintanoj
 
Aŭtoro Klemento el Romo 
KategorioReligio
Prezo 3.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroTorino, 2003 
EldonintoUECI 
KlarigojLetero de la "Kvara Papo".
Tradukisto, lingvoA. Zecchin / El la helena
Formato 48 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Gerrit Berveling

Tre bonvena verketo pri Eŭropa historio

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Letero al la Korintanoj – ho, tiun mi jam konas! supozeble estas la reago de la ĝenerala publiko. Kaj verŝajne oni tuj pensas pri la Nova Testamento, pri Paŭlo.
Nu, kvankam erara, ne estas maltrafa asociado: temas ja pri teksto, kiu povus enesti en la Nova Testamento, sed ĝi pro diversaj kialoj ne estis enmetita en la definitivan version de la Nova Testamento. Klemento el Romo estis gvidanto de la eklezio de Romo (laŭ romkatolika tradicio do „papo“) fine de la unua jarcento; laŭdire li mortis martire en 97.
La recenzata verkaĵo komenciĝas per enkonduko pri la aŭtoro, pri la historia kaj teologia enhavo de la letero mem kaj pri kelkaj interesaj demandoj ligitaj al ĝi.
Poste sekvas la traduko, feliĉe kun klaraj indikoj de ĉapitroj kaj versikloj, tiel ke, se en iom fakula rondo oni volas citi el ĝi, oni povas doni tiujn font-indikojn. Tre bonvene.
La notoj reliefigas kelkajn aspektojn de la teksto indajn je plia prikonsidero.
Ni sincere eldiru, ke estas tre bonvena verketo. Tro longe ĝis nun en nia Esperantujo estis preskaŭ neeble trovi tradukojn el tiu parto de la Eŭropa historio. Kristanismo ja grandparte kun-konstruis Eŭropon, do iom funde koni kristanismon ankaŭ tiurilate povas esti utile. Krome estas eta kontribuo al heziteme estiĝanta malgranda teologia tekstaro nialingve.
La Letero al la Korintanoj apartenas al la tiel nomataj Apostolaj Patroj, fakula indiko pri grupo da influaj tekstoj el la unuaj generacioj de la kristanismo, kiuj ĉu kune ĉu memstare dum certa tempo estis konsiderataj kiel parto de la Nova Testamento. El tiu tekstaro ĝis nun aperis en Esperanto nur La Didaĥeo kaj Al Diogneto. Mankas ankoraŭ la plimulto el la Apostolaj Patroj.
Malgranda noto en la interna fina kovrilpaĝo montras, ke pastro Angelo Duranti, kiu siatempe iniciatis la ideon pri nova Ekumena Traduko de la Biblio, esperis enmeti en ĝin ankaŭ ĉi tiajn tekstojn. Bedaŭrinde kun lia morto ŝajne malaperis ankaŭ ĉi tiu lia iniciato. Estus kulture grava atingo, se Esperanto povus disponi pri tia „pli ol kompleta“ Biblio.
Nefakuloj pri frua eklezia historio certe povas lerni ĉi tie multon en detaloj kaj por tiel diri „el la unua mano“ pri la vivo de la plej fruaj kristanoj. Oni vidas, kiajn aferojn ili opiniis gravaj, kaj kial. Tre rekomendinde !
Persone mi iom bedaŭras, ke kelkfoje la tradukinto uzas vortojn dubajn aŭ tro nekutimajn: ekzemple afrankito (p. 3) por liberigito; preambolo (p. 7) por enkonduko aŭ simile.
Ankaŭ enestas pluraj malglataĵoj, kiuj pensigas pri troa rapidemo: ĉu interŝanĝo de Latina aŭ Itala vorto kun samsona sed alisignifa Esperanto-vorto (mi rimarkis, sed bedaŭrinde la paĝon ne notis pri miteco por mildeco) aŭ transskribo tro italeca, kie jam establiĝis Esperanta formo, ekzemple en noto 10 je p. 44: Taĉito por Tacito, Muzjo Scevola por Mucio Skevolo, Isiono por Iksiono, aŭ Osirinka papiruso (p.3) por la en fakula rondo kutima Oksirinĥa papiruso (origine: Oxyrhynchos).
Ja estas rekomendinde, kiam oni ektradukas el la klasikaj lingvoj, unue bone informiĝi pri la jam formiĝanta tradicio tiuterena: Grabowski, Kalocsay, Waringhien, Goodheir, Berveling... Tamen, ĉi tiaj makuletoj ne estu malhelpo uzi la verkaĵon kun bona profito.

 

Via opinio pri Letero al la Korintanoj