Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Misteroj de la ĉina skribo, La / Les mystères de l'écriture chinoise
Titolo Misteroj de la ĉina skribo, La / Les mystères de l'écriture chinoise
 
Aŭtoro André Cherpillod 
KategorioLingvistiko
Prezo 7.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroCourgenard, 2003 
EldonintoLa Blanchetière 
KlarigojPrezento de la ĉina, japana, korea kaj vjetnama skriboj, kun multaj ekzemploj.
ISBN/ISSN2906134597 
Formato 79 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Dulingva (E, franca) 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Yenovk Lazian

Por alfronti la ĉinan skrib(mur)on

Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2013
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)

La misteroj de la ĉina skribo / Les mistères de l'écriture chinoise. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2003. 79p. 21cm. ISBN 2906134597. Prezo: € 7,80

En Okcidento la ĉina lingvo (kaj precipe ĝia skribo) sinonimas popolbuŝe al io nekomprenebla, nedeĉifrebla kaj enigma. Nur malmultaj kuraĝuloj alproksimiĝis al tiu nealirebla fortikaĵo, des malpli surgrimpis ĝiajn muregojn. Unu el ĉi-lastaj, André Cherpillod, proponas al ni unikan okazon enrigardi trans la muron, disblovante onidirojn, onidivenojn kaj onisupozojn pri tio, kio estas la ĉina skribo. La aŭtoro famegas pro sia profunda kaj plurflanka fakoscio de ekzotaj lingvoj kaj skribsistemoj. Eĉ la ĉinajn, japanajn kaj koreajn komputilajn tiparojn por sia memeldonita libreto Cherpillod preparis propraforte, kaj oni agnosku ke tre bele, montrante plian faceton de sia talento.
Nuntempe oni ne plu fosas profunde por trovi informojn pri io ajn, kaj Vikipedio lerte flikas la truojn en nia scio, do ĉu oni ankoraŭ bezonas sciencpopularigajn libretojn? Jes ja, ĉar ĝuste en nia musklakema tempo la verko de Cherpillod elstaras per klareco kaj popaŝa enprofundiĝo, dum kiu la leganto neniumomente sentas sin senapoge dronanta.
La franca lingvisto montras la anatomion kaj la funkciadon de la ĉina skribo, klarigas, kiel ĝi komunikas la sencon, kiel estas kunmetataj diversaj vortoj, interalie tiuj por abstraktaj nocioj. Oni sekvas la disvolviĝon de la ĉina skribo ekde la praaj bildodevenaj signoj ĝis la lastatempaj plisimpligoj, enkondukitaj en la popola respubliko.
La ĉina skribo priservis ankaŭ la najbarajn popolojn: la japanojn, koreojn kaj vjetnamojn. La unuaj pluuzas ĝin apud siaj du silabaroj, ĉe la duaj la nacia silabskribo preskaŭ elpuŝis la ĉinajn ideogramojn, dum la triaj transiris al la latina skribo. Ankaŭ ĉi tri skribsistemoj trovis apartan prilumon en la verko de Cherpillod.
La libro atingas multajn celgrupojn de la legantaro. Plenaj senspertuloj legos ĝin kun viva intereso, dum lingvolernemulo, kiun tiklas la defio eklerni unu el la lingvoj uzantaj la ĉinan skribon, trovos en ĝi multajn utilajn praktikaĵojn, ekzemple kiel oni trovu vorton en ĉina vortaro. La skribo ja ne estas alfabeta, do ankaŭ la alfabeta ordo ne povas ekzisti, ĉu ne? La verko estas eldonita dulingve, kun Esperanta kaj franca tekstoj vidalvide. Dense faktabunda, ĝi estas pordeto al vere mirinda mondo. Kiom dezirindus ke Cherpillod pluverku similteme kaj konigu al ni pluajn skribsistemojn: la araban, la mongolan, la plurajn hindiajn!

 

Via opinio pri Misteroj de la ĉina skribo, La / Les mystères de l'écriture chinoise