Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperanto sen mitoj
Titolo Esperanto sen mitoj
 
Aŭtoro Ziko Marcus Sikosek 
KategorioMovado
Prezo Nehavebla
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2003 (2a eld) 
EldonintoFEL 
KlarigojJesoj kaj neoj por pli taŭga, pli sobra informado pri Esperanto. Kun ampleksa bibliografio.
ISBN/ISSN9071205703 
Formato 367 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojRecenzo de Jim Henry
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Esperanto sen mitoj" ne estas havebla!


Recenzo de Kalle Kniivilä

Esperanto sen mitoj

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Kalle Kniivilä (2006-06-29)

[Aperis en 1999, temas pri la unua eldono aperinta samjare]

Multaj ne ŝatos ĉi tiun libron. Pleje ĝin malŝatos tiuj, kiuj tre bezonas ĝin, kaj ili bedaŭrinde estas multaj.

En sia kompetente verkita volumo kun bela eksteraĵo kaj flua lingvaĵo Ziko Sikosek atakas laŭvice ĉiujn sanktaĵojn de nia movado, ekde la fantaziaj taksoj pri milionoj da esperantistoj ĝis la genieco (kaj eĉ la kuracista honoro) de doktoro Zamenhof. Jam per si mem tia atako estas bonvena, ĉar ĝi devigas la leganton pripensi niajn dogmojn kaj konsideri, kio estas grava en nia lingvo kaj movado. Des pli bonvena la libro estas, ĉar la aŭtoro efektive enprofundiĝis en la temon kaj bone dokumentas preskaŭ ĉiujn siajn asertojn – la bibliografio ampleksas pli ol 30 paĝojn.

Iom probleme estas, ke la aŭtoro havas samtempe du celojn: unuflanke li deziras frakasi la multajn mensogojn kaj memtrompojn kiuj persistas en nia movado, aliflanke li volas doni konsilojn pri ĝusta informado. La fokuso tamen restas ĉefe ĉe la malaperigo de mitoj – tute ĝuste, ĉar antaŭ ol informi eksterulojn, ni devas scii la veron pri ni mem. La unuavica merito de la libro troviĝas ĝuste en tio, ke ĝi devigas ĉiun leganton alfronti la faktojn kaj mem pripensi sian sintenon.

Indas konstati, ke la verko do ne estas ia ideala manlibro pri informado. Granda parto de la enhavo rilatas al detaloj de la movada historio, kiuj ne havas ajnan rilaton al informado, sed ja meritas esti pli vaste diskonigitaj.

Iom agacas la emo de la aŭtoro ĉie kaj ĉiam trovi mitojn kaj fuŝajn asertojn. Eĉ la Praga manifesto, kiun miloj da esperantistoj trovis subteninda kaj disvastiginda, estas laŭ Sikosek “forta kialo malesperi pri la t.n. esperanto-movado”. Simile malfavoran traktadon ricevas la honesta kaj realisma takso de profesoro Jouko Lindstedt pri la nombro de la Esperanto-parolantoj, laste prezentita en revuo Esperanto (1998/165).

Frakasi estas pli facile ol konstrui, kaj post la ŝturmego de Ziko Sikosek ne estas tute klare, ĉu io restas post la mitoj – aŭ ĉu la tuta esperantistaro laŭ li konsistas nur el mitoj kaj mituloj…

Unu el tiuj konsiloj, kiuj ja troviĝas en la libro, estas tamen tre memorinda: la celo de informado pri Esperanto devas unuavice esti ĝuste informadi pri Esperanto. Ne ĉiu volas lerni Esperanton, sed multo estas atingita, se oni sukcesas konsciigi pli vastan publikon pri tio, ke Esperanto ne estas ia malsukcesinta utopia projekto, sed ekzistanta lingvo, kiun relative multaj homoj dise en la mondo parolas, lingvo, kiu havas sian propran literaturon, lingvo, kiun veraj homoj parolas. Jam tio estas revelacio por la plej multaj homoj, kaj tio estas simplaj faktoj – neniuj mitoj necesas.

Kalle Kniivilä

 

Via opinio pri Esperanto sen mitoj